Xi Jinping intervidiĝis kun Aleksandar Vučić

BY:Xie RuifengMay 9, 2024

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun serba prezidento Aleksandar Vučić la 8-an de majo en Beogrado, Serbio. La du ŝtatestroj deklaris la emon pli profundigi kaj altigi ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj Serbio, konstruante homaran komunumon de komuna estonteco en la nova epoko de Ĉinio kaj Serbio.








Xi Jinping diris, ke li tre ĝojas fari la ŝtatan viziton al Serbio post multaj invitoj de la prezidento. "Ĝi estas mia refoja vizito al bela Serbio post ok jaroj. Mi dankas vin kaj la serban registaron pro la gastama akcepto kaj zorgema aranĝo." Li substrekis, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Serbio eltenis elprovojn de ŝanĝiĝoj kaj defioj internaciaj kaj havas profundan historian enhavon, firman politikan fundamenton, vastajn komunajn interesojn kaj solidan publik-opinian bazon. Precipe depost starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Serbio, la duflankaj rilatoj enhave pli riĉiĝas kun daŭre plivastiĝanta amplekseco, kiuj jam fariĝis modelo de amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj.


Vučić esprimis la plej varman bonvenigon al prezidanto Xi, dirante, ke Ĉinio estas la plej sincera amiko de Serbio. La teritorio de Serbio ne estas granda, tamen Ĉinio ĉiam sufiĉe respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Serbio kaj donis trezoran subtenon al Serbio por ĝia ekonomia kaj socia disvolvo. Li diris, ke ĉina investo kaj kunlaboro ege akcelis ekonomian kaj socian disvolvon de Serbio, kaj ankaŭ altigis vivnivelon de la serba popolo. Serbio emas plifortigi interŝanĝojn kun Ĉinio sur diversaj kampoj kaj en malsamaj tavoloj, plifortigi kunlaboron sur diversaj kampoj, kiel infrastrukturo, novaj energifontoj, kreivo, artefarita intelekto kaj kulturo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat