Chang'e-6 sukcese plenumis lun-proksiman bremson

BY:Xie RuifengMay 9, 2024


Je la 10-a horo kaj 12 minutoj en la 8-a de majo, ĉina lunsondilo Chang'e-6 faris lun-proksiman bremson kaj sukcese eniris sian ĉirkaŭlunan orbiton.


La lun-proksima bremso estas ŝlosila enorbita sinregado por Chang'e-6. La bremso faras sian relativan rapidecon pli malalta ol la luna eskap-rapideco, tiel la lunsondilo povas esti kaptita de la gravito de luno kaj flugi ĉirkaŭ la luno.


Subtenata de la relajsa satelito Queqiao-2, Chang'e-6 alĝustigos la altecon kaj sinklinon, kaj elektos taŭgan tempon por efektivigi la disigon de la kombinaĵo de orbit-revenilo kaj la kombinaĵo de surluniĝ-suprenirilo. Tiam la kombinaĵo de surluniĝ-supreniro faros mildan surluniĝon sur la Sudpolus-Aitken-baseno por kolekti specimenon kaj reveni de sur la malproksima flanko de la luno.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat