Svisa amaskomunikilo: Plendoj de Okcidento pri "troa produkt-kapablo de Ĉinio" estas hipokritaj kaj miopaj

BY:Xie RuifengMay 8, 2024

Lastatempe, Peter Fischer, ĉefekonomikisto de svisa amaskomunikilo Neue Zürcher Zeitung, verkis artikolon titolitan "La 'troa produkt-kapablo' de Ĉinio: Plendoj de la Okcidento estas hipokritaj kaj miopaj", kiel kritiko kontraŭ la antaŭjuĝo de kelkaj okcidentaj landoj.


"Kion signifas 'troa produktkapablo'? Ĉu okcidentaj eksportaĵoj al Azio estas 'troa produkt-kapablo'? Kia komerco estus, se ĉiu lando produktus nur por sia propra merkato?" demandis Fischer.


Tesla de Elon Musk longe profitis. Nun, la kompanio estas preterpasita en la ĉina merkato de novaj fabrikistoj, kiuj provizas pli larĝan koncepton de aŭta sistemo, komprenas la aŭton kiel pli ol nur veturilon kaj plibonigis la kvaliton de siaj produktoj.


Ankaŭ Janet Yellen tre zorgas pri tio, ke la ĉina industrio "produktas tro multe kaj do povus inundi la mondan merkaton per pli malmultekostaj industriaj produktoj".


Pri konkurenco, Peter Fischer diris, ke "Ĉinio rapide disvolviĝis dum la pasintaj jardekoj kun eksporta kreskado. Rezulte, ĝi fariĝis tro multekosta kiel loko por produktado de malmultekostaj varoj."


Li ankaŭ atentigis, ke plendi pri ĉinaj subvencioj estas sufiĉe hipokrita ago.


La organizo Global Trade Alert de la Universitato de Sankt-Galo kaj la organizo New Industrial Policy Observatory zorge spuras protektismajn agojn. Se antaŭ kelkaj jaroj Usono estis pli favora al subvencioj ol EU-landoj, nun la tajdo ŝanĝiĝis. Ĉinio, aliflanke, ne daŭrigis tiun praktikon, klarigis Fischer.


Li proponis, ke se la Okcidento povas aĉeti sunpanelojn kaj ventoturbinojn kontraŭ pli malaltaj prezoj kaj se novigaj ĉinaj elektraj aŭtomobiloj devigas eŭropajn fabrikistojn plibonigi siajn produktojn, konsumantoj devas esti kontentaj.

Fischer diris, ke la plej bona afero, kiun okcidentaj landoj povus fari, estas aliĝi al konkurado.


"Troa produkt-kapablo estas provizora fenomeno, kiun la merkato korektos, se vi lasos ĝin ekzisti. Protektismo malhelpas ĉi tion," Fischer diris.


Redaktoro: Xie Ruifeng










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat