Xi Jinping intervidiĝis kun Emmanuel Macron en Francio

BY:May 7, 2024

Posttagmeze de la 6-a de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron en Parizo, Francio.



Xi Jinping diris, ke li tre ĝojas fari la trian ŝtatan viziton al Francio okaze de la 60-a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Li esperas starigi novan vojon por la venontaj 60 jaroj de la dulandaj rilatoj kaj fari novajn kontribuojn por monda paco kaj stabileco kaj disvolvado kaj progreso de la homaro. Por tiu celo, la du flankoj devas persisti en sendependa decidfarado, interkomprenado, longtempe orientita strategia perspektivo, reciproka profitigo kaj kungajno, kaj aldoni novan enhavon de la epoko al la rilatoj inter la du landoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat