Peonioj alportas ekonomian disvolvadon al shandong-a urbo

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 7, 2024

La urbo Heze en la provinco Shandong de Ĉinio estas konata kiel "ĉefurbo de ĉinaj peonioj" pro sia longa tradicio en kultivado de tiu floro, nun konsiderata kiel nacia floro de Ĉinio. Jam de ĉirkaŭ 1 500 jaroj, la popolo de Heze sin dediĉas al kultivado de peonioj, kiuj fariĝis esenca parto de kulturo kaj la ĉiutaga vivo.


Peonioj pompas en heze-a ĝardeno.


Kun pli ol 10 famaj peoniaj ĝardenoj kun malsamaj stiloj kaj grandecoj, estigitaj dum la dinastioj Ming kaj Qing, Heze allogas multajn turistojn, kiuj venas por admiri la belecon de la floroj. En la Peonia Ĝardeno Caozhou, la plej fama en la urbo, troviĝas 800 mil plantoj kun entute 1 237 variaĵoj de peonioj kaj 600 variaĵoj de shaoyao (ĉina herbopeonio). Por pli profiti de turismo, la ĝardeno disvolvis ekskluzivan aron da produktoj aĉeteblaj surloke, inkluzive de peoniaj ornamaĵoj por hararo kaj glaciaĵo kun reliefigita peonio, kiuj estas popularaj inter fotemaj vizitantoj.


Turistoj ankaŭ povas gustumi diversajn lokajn pladojn faritajn el peonioj, trinki tipe lokan teon el peoniaj stamenoj kaj viziti la Artan Muzeon Li Ronghai, kun verkoj de la fama artisto de tradicia ĉina pentrarto naskiĝinta en Heze kaj aŭtoro de premiitaj verkoj pri peonioj. Lokaj amatoraj pentristoj ŝatas iri al parkoj por pentri peoniojn. Dum vizito al la urbo, oni facile sentas la amon de Heze-anoj al peonioj.


Sed tiu amo ne estas nur pro la beleco de la floroj: de antikveco tradicia ĉina medicino agnoskas la kuracan valoron de peonioj: de radikoj ĝis stamenoj, ĉiu parto de la planto havas kuracan efikon, kaj la produktado de peoniaj produktoj por esti uzataj kiel kuraciloj kontribuis al disvolvado de la loka ekonomio.


Laŭ tempopaso, estis disvolvitaj kosmetikaĵoj, sapoj, oleoj, nutraĵpiloloj, parfumoj kaj aliaj produktoj el peonioj, kiuj ne nur plidiversigas la lokan produktadon, sed ankaŭ kontribuas por evoluo de scienca esplorado en tiu kampo.


Heze-a peonisema oleo estas altkvalita kaj ekstraktita per pintnivela industria procezo.


Lastatempa progreso de Ĉinio en produktado de kosmetikaĵoj, parfumoj kaj sanigaj produktoj estas aparte rimarkinda: ne nur la kvalito de ĉinaj produktoj rapide alproksimiĝas al tiu de konataj alilandaj markoj, sed ankaŭ ĉinaj firmaoj disvolvas unikajn produktojn per ĉinaj ingrediencoj kaj inspirite de tradicia ĉina kulturo.


Bona ekzemplo de tiu progreso estas la firmao Heze-a Yaoshun-a Peonia Bioteknologia Kompanio, fondita en 2011, kies katalogo entenas 159 produktojn el peonio, inkluzive de peonisema oleo, peonistamena teo, produktoj por homoj sekvantaj specialan dieton, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kosmetikaĵoj kaj dentokremo. Kvankam relative juna, la firmao gajnis gravajn premiojn, inter ili estis "Alt-teknika Entrepreno de Shandong-provinco" kaj "Premio pri Kvalito de la Provinco Shandong".


Orientita al novigo, la firmao estigis la Shandong-an Esplorcentron por Profunda Esplorado pri Inĝenierio kaj Teknologio por procesado de Peonioj, kiu kunlaboras kun pluraj sciencaj organizoj kaj universitatoj kaj jam registris 35 patentojn.


La Esplora kaj Disvolva Bazo pri Saĝa Industria Prilaborado de Peonioj en la Peoni-industria Parko Yao Shun estas alia grava ekzemplo de novigo en la peonia industrio. En ĝia produktad-linio de peonistamena teo, saĝa maŝino aŭtomate selektas la stamenojn surbaze de koloro, longeco, formo, dikeco, inter aliaj parametroj, por certigi la altan kvaliton de la produkto, pliefikigi la produktadon kaj redukti kostojn. La maŝino povas esti kontrolata de fora distanco per poŝtelefono.


Teknikisto operaciumas maŝinon en la Esplora kaj Disvolva Bazo pri Saĝa Industria Prilaborado de Peonioj en la Peoni-industria Parko Yao Shun.


La investoj en disvolvado de novaj peoniaj produktoj kaj novaj teknikoj por proceso de peonioj valoras la penon: en 2013, la MEP de Heze unuafoje superis 200 miliardojn da juanoj, kaj post unu jardeko, en 2023, ĝi atingis 446.4 miliardojn da juanoj. Ankaŭ la enspezo de la loka registaro duobliĝis en tiu periodo, atinginte 31.65 miliardojn da juanoj pasintjare, kaj Heze estis la nura urbo de Shandong en la listo de dek plej rapide disvolviĝantaj urboj de Ĉinio.


En Heze, ekonomio floras kune kun la peonioj!


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat