Interŝanĝoj inter ĉinaj kaj francaj civilizacioj -- de Konfuceo al Montesquieu

BY:Xie RuifengMay 6, 2024


Laŭ invito de prezidento de Francio Emmanuel Macron, ĉina prezidanto Xi Jinping komencis sian viziton la 5-an de majo. Ĝi koincidas kun la 60-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj estas tre grava por sinsekvoj de la pasintaj atingoj kaj malfermo de novaj vojoj por la duflankaj rilatoj. La vizito okazas en la Jaro de Kulturo kaj Turismo de Ĉinio kaj Francio, kadre de kiu jam okazis pluraj kulturaj aktivadoj kaj en Ĉinio kaj en Francio.


En la lasta ŝtatvizito de Xi Jinping al Francio en marto 2019, Macron donacis al li kopion de verko de Konfuceo, manuskripto publikigita en 1688, kaj diris al li, ke fruaj tradukoj de la Analektoj de Konfuceo inspiris francajn pensulojn kiel Montesquieu kaj Voltaire.


Plurfoje Xi Jinping montris sian intereson pri franca kulturo, inkluzive de ĝiaj literaturo, filozofio kaj arto.


Xi Jinping diris, ke legado de la verkoj de Montesquieu, Voltero, Rousseau, Dideroto, Saint-Simon, Furiero kaj Sartro profundigis lian komprenon pri intelekta progreso kaj kontribuo por progreso de la socio. Kaj legado de Montanjo, Lafonteno, Moliero, Stendhal, Balzac, Hugo, Alexandre Dumas, George Sand, Flaubert, Alexandre Dumas la filo, Maupassant kaj Romain Rolland helpis lin pli bone aprezi la vivon kun ĉiuj ĝiaj ĝojoj kaj malĝojoj.


Kulturo ĉiam estas kaj daŭre estos nemalhavebla kaj signifa por la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat