Senpaga turismo por internaciaj pasaĝeroj en Ŝanhajo

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 30, 2024

La 15-an de aprilo estis lanĉita la servo Ŝanhaja Ekspreso, senpaga turisma programo por internaciaj pasaĝeroj alvenintaj al Ŝanhaja Pudong-flughaveno, kiuj bezonos atendi pli ol ok horojn antaŭ la sekva flugo. La servo estis lanĉita de la ĉina turism-agentejo Trip.com kaj provizas tri malsamajn itinerojn.


La unua itinero daŭras de la 9-a matene ĝis la 2-a posttagmeze, kaj donas al la vizitantoj la ŝancon viziti du famajn turismejojn de la urbo, Yuyuan-ĝardeno kaj Bund. La dua itinero, de la 4-a posttagmeze ĝis la 10-a vespere, iras al Wukang-strato, Yuyuan-ĝardeno kaj Bund. La tria itinero, de la 6-a posttagmeze ĝis la 11-a vespere, alportas vizitantojn al boatumado en Huangpu-rivero kaj vizito al Yuyuan-ĝardeno.


Tiu servo estas disponebla nur por homoj kiuj havas validan ĉinan vizon aŭ rajtas ricevi specialan 144-horan senvizan enirpermeson en Ĉinion. Nuna listo de pasaĝeroj elekteblaj por la 144-hora senviza enirpermeso en Ĉinio inkludas civitanojn el la jenaj landoj: Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Islando, Italio, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Hispanio, Svedio, Svislando, Monako, Rusio, Britio, Irlando, Kipro, Bulgario, Rumanio, Ukrainio, Serbio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Norda Makedonio, Albanio, Belorusio, Norvegio, Usono, Kanado, Brazilo, Meksiko, Argentino, Ĉilio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Sud-Koreio, Japanio, Singapuro, Brunejo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kataro.



Por partopreni en ajna el tiuj itineroj, pasaĝero devas sin anonci ĉe la monŝanĝa giĝeto de Trip.com ĉe insulo A de la tria etaĝo de terminalo 2 de Ŝanhaja Pudong-flughaveno, proksime al enirpordo 21.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Expat Focus









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat