Xi Jinping intervidiĝis kun usona ŝtatsekretario Blinken

BY:Xie RuifengApril 28, 2024

Posttagmeze de la 26-a de aprilo, en la Granda Popola Halo de Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la usona ŝtatsekretario Antony Blinken.



Xi Jinping diris, ke ĉi-jare estas la 45-a datreveno de la stariĝo de ĉin-usonaj diplomatiaj rilatoj. La 45-jaraj ĉin-usonaj rilatoj spertis diversajn malfacilojn kaj defiojn kaj donis al la du landoj almenaŭ kelkajn inspirojn: la du landoj devas esti kompanoj, ne rivaloj; ambaŭ devas sukcesigi unu la alian, sed ne vundi unu la alian; ili devas kunekzisti respektante diferencojn, sen malica konkuro; ili devas esti fidelaj al siaj deklaroj kaj firmaj en siaj agoj, ne diri ion kaj alimaniere agi.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Usono devas doni bonan ekzemplon al aliaj landoj, konduti respondece por monda paco, krei disvolvajn oportunojn por ĉiuj landoj, liveri publikajn produktojn al la tuta mondo kaj ludi pozitivan rolon por la unuiĝo de la mondo.


Blinken transdonis al prezidanto Xi Jinping la saluton de usona prezidento Biden, dirante, ke post la renkontiĝo de prezidento Biden kaj prezidanto Xi Jinping en San-Francisko, la du landoj akiris pozitivajn progresojn en komunikado, kontraŭbatalo al drogaĉoj, artefarita intelekto, interpopolaj interŝanĝoj kaj aliaj kampoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat