Tradicia ĉina pentrarto: Peonio

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 28, 2024

Tradicia ĉina pentrarto estas unu el la plej antikvaj artaj tradicioj senĉese praktikataj de antikveco ĝis nuntempo. Ĝia tekniko ne tre malsamas ol tiu de ĉina kaligrafio. Floroj estas ŝatata motivo en tradicia ĉina pentrarto, kaj unu el la plej popularaj floroj estas peonio, kiu floras en aprilo. En la urbo Heze de la provinco Shandong, multaj homoj iras al parkoj por pentri la belajn peoniojn, kiuj pompas en la belaj ĝardenoj de la urbo. La subaj fotoj montras homojn pentrantajn peoniojn en la Peonia Ĝardeno Caozhou, fama vidindaĵo de la urbo. 






 Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat