Peonia Ĝardeno Caozhou en Heze

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 28, 2024

La Peonia Ĝardeno Caozhou en la urbo Heze de la provinco Shandong, Ĉinio, okupas areon de 1 600 akreoj kaj estas AAAA-nivela turismejo. Tie troviĝas 800 mil plantoj kun enture 1 237 variaĵoj de peonioj, 600 variaĵoj de shaoyao (ĉina herbopeonio) kaj pli ol 200 variaĵoj de aliaj specioj de arboj, arbustoj kaj aliaj plantoj. Ĝi estas la plej granda peonia kaj shaoyao-a ĝardeno de la mondo, kaj kadre de plantita areo, kaj kadre de diverseco de variaĵoj. La parko kunigas kultivadon, sciencan esploradon kaj komercon de tiuj plantoj.


Vizitanto aĉetas glaciaĵon kun reliefigita bildo de peonio, specialaĵo de la parko.

Peonioj pompas en la parko.

Homoj promenas en la parko.

Vizitanto en tradicia ĉina vestaĵo havas sian hararon ornamitan de peonioj.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat