Printempo venas, floroj estas trinkeblaj

BY:Sheng MinApril 26, 2024


La informon laŭtlegas Rafaelo kaj Sheng Min. Bonvolu aŭskulti detalojn!


-Printempo venas, floroj estas trinkeblaj


La kulturo pri manĝado kaj trinkado de floroj havas historion de almenaŭ 2 000 jaroj en Ĉinio. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj, peonio estis registrita en klasikaĵo kiel kuracplanto.


La antioksida funkcio de peoniinfuzita akvo estas evidenta, ĝi povas ankaŭ malstreĉi intestojn, malaltigi sangopremon, trankviligi la menson kaj helpi endormiĝon.


La ĉina popolkanto "Jasmena Floro", kiu troviĝas en la registroj dum regado de la imperiestro Qianlong (1736-1799) de la dinastio Qing, estas populara en ĉinaj kaj okcidentaj muzikaj rondoj. Jasmeninfuzita akvo povas plibonigi sanon, refreŝigi spiron kaj reguligi glukemion.


Laŭ la tradicia ĉina medicino, trinki rozinfuzitan akvon povas trankviligi animon kaj mildigi deprimon, ĉar rozo povas pliigi sangofluon en homa korpo kaj mildigi emocian problemon.


Laŭ la tradicia ĉina medicino, krizantemo estas malvarmiga, kun amara gusto. Ĝi povas forigi troan varmon, plibonigi vidkapablon kaj havas efikon kontraŭbakterian kaj kontraŭtumoran.


Sed tiuj, kiuj estas malfortaj, facile sentas malvarmon, manĝas malmulte kaj ofte laksas, devas preni ĝin kun singardemo.


Tiu estis la elektita informo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj kaj aliaj informoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat