Shaanxi: Aktivigi impulson de novkvalitaj produktivaj fortoj

BY:Xie RuifengApril 26, 2024

Evoluigi novkvalitajn produktivajn fortojn estas interna postulo kaj grava subtena punkto por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon. La Shaanxi-a Liberkomerca Zono funkcias laŭ strategio planita de Ĉinio, prenas institucian novigon kiel sian kernon, kaj fokusiĝas sur la liberaligo kaj faciligo de investado kaj komercado, la transformo de registaraj funkcioj kaj la financa malfermeco, akcelante kaj alportante firman garantion por la disvolviĝo de novkvalitaj produktivaj fortoj.



Scienc-teknologia novigo estas la kerna elemento por evoluigi la novkvalitajn produktivajn fortojn. La zono, per funkciigo de la kreiv-motora platformo Qinchuang, efektivigas pli da sciencaj kaj teknologiaj atingoj, entreprenoj kaj industrioj en la zono, por perfektigi novan ejon de scienc-teknologia novigo.



Pliigi altnivelan pordmalfermon estas grava subtena punkto por antaŭenigi la disvolviĝon de novkvalitaj produktivaj fortoj. En la lastaj jaroj, la zono, kiel nova platformo por reformado kaj pordmalfermo de la landinterno, klopodas por konstrui altefikan, malmultekostan kaj bonservan internacian komercan kanalon per kunligo de reformado, novigema kontrolado kaj pli efikaj doganaj servoj.



En aprilo, la zono sepjariĝis. En la pasintaj 7 jaroj, ĝiaj 38 atingoj kadre de sistema reformado estis reproduktitaj tutlande, kaj 106 estis reproduktitaj provincnivele. La rolo de la zono kiel landa ampleksa eksperimenta platformo por reformado kaj pordmalfermo estas evidente ludata. La provinco Shaanxi daŭre utiligos la zonon kiel nacinivelan testejon, kun la celoj doni impulson al novkvalitaj produktivaj fortoj kaj antaŭenigi sian altkvalitan ekonomian kaj socian disvolviĝon.


Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat