Printempo venas, floroj estas trinkeblaj

BY:Xie RuifengApril 26, 2024

Floroj pompas en printempo, kaj pli kaj pli da homoj komencis trinki florinfuzitan akvon. Fakte, la kulturo pri manĝado kaj trinkado de floroj havas historion de almenaŭ 2 000 jaroj en Ĉinio. Ĉinoj delonge scias, ke floroj havas medicinan valoron. Oni sekigas la rikoltitajn florojn por ilin vendi al homoj, kiuj ŝatas trempi florojn en ĵusboligitan akvon por fari trinkaĵon. La bela floro igas la trinkinton pli bela kaj pli sana.


Rozo



Rozo estas indiĝena planto de Ĉinio. Ĝi estis enkondukita en Eŭropon en mezepoko. Post hibridiĝo kun lokaj rozoj, multaj famaj specoj de rozo naskiĝis en hortikultura rondo. Laŭ la tradicia ĉina medicino, trinki rozinfuzitan akvon povas trankviligi animon kaj mildigi deprimon, ĉar rozo povas pliigi sangofluon en homa korpo kaj mildigi emocian problemon.


Peonio




Peonio estas altvalora kaj origina kreskaĵo de Ĉinio, delonge rigardata kiel simbolo de riĉeco, bonŝanco kaj prospero. La peonia kulturo havas historion de proksimume 3 000 jaroj. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj, peonio estis registrita en klasikaĵo kiel kuracplanto. La antioksida funkcio de peoniinfuzita akvo estas evidenta, ĝi povas ankaŭ malstreĉi intestojn, malaltigi sangopremon, trankviligi la menson kaj helpi endormiĝon.


Krizantemo



Kultivado de krizantemo havas historion de pli ol 3 000 jaroj en Ĉinio. En antikveco, krizantema floro fariĝis simbolo de bonaŭguro kaj longviveco. En poezio, krizantemo estas uzata por priskribi noblan homon. En 1688, nederlanda komercisto enkondukis krizantemojn el Ĉinio en Eŭropon. Laŭ la tradicia ĉina medicino, krizantemo estas malvarmiga, kun amara gusto. Ĝi povas forigi troan varmon, plibonigi vidkapablon kaj havas efikon kontraŭbakterian kaj kontraŭtumoran. Sed tiuj, kiuj estas malfortaj, facile sentas malvarmon, manĝas malmulte kaj ofte laksas, devas preni ĝin kun singardemo.


Osmanto



Osmanto estas indiĝena planto en sudokcidenta Ĉinio kaj nun kultivata en diversaj lokoj. Osmanto havas fortan aromon kaj estas valora spico ne nur por manĝaĵoj. Laŭ registroj, la kultivo de osmanto-arboj en Ĉinio havas historion de pli ol 2 500 jaroj. Trinki osmantan akvon povas mildigi doloron, precipe dentodoloro, dismenoreo ktp. Ĝi povas ankaŭ mildigi simptomojn de spirmalsano, kiel tuso, muko kaj spirego, kaj plibonigi la imunecon de la spira sistemo.


Jasmeno



Jasmeno originis de la regionoj Barato kaj Arabio, kaj eniris en Ĉinion kiam budhismo estis enkondukita en la landon. Tial, la ĉina flornomo "茉莉" (Mo Li) venas de budhismaj sutroj. La ĉina popolkanto "Jasmena Floro" (Mo Li Hua), kiu troviĝas en la registroj dum regado de la imperiestro Qianlong (1736-1799) de la dinastio Qing, estas populara en ĉinaj kaj okcidentaj muzikaj rondoj. Jasmeninfuzita akvo povas plibonigi sanon, refreŝigi spiron kaj reguligi glukemion.


Sabdarifo



Sabdarifo, aŭ afrika malvo, estas indiĝena planto de Afriko. Ĝi estis enkondukita en Ĉinion en 1945. Ĝia mallonga historio ne povas malhelpi malkovron de ĝia kuraca valoro. Laŭ la tradicia ĉina medicino, sabdarifa floro estas malvarmeta kaj acida, kaj estas efika por malpliigi tusadon, malaltigi sangopremon kaj neŭtrigi la efikon de alkohola trinkaĵo. Ĝia akvo povas stimuli produktadon de salivo, kvietigi soifon kaj faciligi digeston. Ĝi estas utila por homoj kun malglata haŭto kaj obezeco, sed ĝi ne estas taŭga por homoj kun troacida stomako.


Redaktoro: Xie Ruifeng










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat