Esperantistoj de Anhui vizitis ekspozicion de artaj interŝanĝoj

BY:Zhao WenqiApril 25, 2024

Por gratuli la 60-jariĝon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, Anhui-a Art-muzeo de Ĉinio okazigis ĉin-francan ekspozicion de artaj interŝanĝoj inter la 16-a de aprilo kaj la 10-a de junio.



Aranĝite de Anhui-a Esperanto-Asocio, pli ol dek esperantistoj vizitis la ekspozicion en la 21-a de aprilo. Florence, franclingva instruistino el Eburbordo, partoprenis la aranĝon.



Sinjoro Sun Xinli, membro de Anhui-a Asocio de Fotistoj kaj amanto de Esperanto, faris fotojn kaj videojn por la renkontiĝo. Koran dankon al lia helpo.


Raportita de Liu Baoguo

Redaktoro: Zhao Wenqi









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat