Gardista teamo por birdoj en Jilin

BY:Xie RuifengApril 25, 2024

La malsekejoj de la Nacia Naturrezervejo Momoge de Jilin-provinco, nordorienta Ĉinio, estas grava haltejo sur la migra linio de migrantaj birdoj. Printempe kaj aŭtune ĉiujare, granda nombro da birdoj preterpasas la malsekejojn.




Ekde 2018, dum la birdomigra sezono, la gardista teamo pasigas tagojn proksime ĉe arbaro kaj malsekejoj, kie migrantaj birdoj kolektiviĝas, por registri kaj raporti la observitajn periodon, nombron, vivkondiĉojn kaj tiel plu de la birdoj.




En la pasinteco, la loko suferis pro sekeco kaj terdezertiĝo. Dank' al la ekologiaj politikoj realigitaj de la registaro en la lastaj jaroj, la nombro de birdoj pligrandiĝis jaron post jaro. Dum la pasintaj ses jaroj, la gardista teamo silente gardis la elfojn sur la ĉielo, kaj plu gardos ilin.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat