27-jaraĝa kuracistino de rabobirdoj

BY:Xie RuifengApril 25, 2024

Meng Die, 27-jaraĝa volontulo de la savcentro de rabobirdoj en Shenyang-urbo, Liaoning-provinco de nordorienta Ĉinio, komencis sian birdan savadon, kiam ŝi estis en universitato. En 2015, ŝi aliĝis al la centro kiel volontulo.




En la centro, Meng Die ĉiutage laboras pri tranĉado de viando, nutrado al rabobirdoj, ŝanĝado de pansaĵoj, observado al birdaj vundoj kaj helpado al ilia reakiro de kapablo memstare vivi... Meng Die povas trankvile trakti ĉiujn specojn de birdaj vundoj.


Meng Die diris: "Mi ŝatas bestojn kaj la naturon. Mi sentas, ke birdoj estas elfaj, kaj savlaboro estas signifoplena. Do mi estas ĉi tie laboranta jam por naŭ jaroj."





La centro estis establita en julio 2009. Birdoamantoj, zoologoj, kuracistoj, ĵurnalistoj, instruistoj kaj laboristoj formis la centron. Ĝi estas volontula organizo celante helpi la birdojn, kiuj ne povas pluvivi sendepende en la naturo. La centro jam savis pli ol 7 000 sovaĝajn birdojn de diversaj specioj, kaj la savado kaj liberigo de sovaĝaj birdoj atingis 60%. Meng Die diris: "Mi esperas, ke pli da homoj prizorgos rabobirdojn kaj aliĝos al birdoprotektado, por ke pli da birdoj povu reveni al la blua ĉielo."


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat