Delikata pentraĵo el betulŝelo

BY:Sheng MinApril 24, 2024

Kiel tradicia popolarto de Heilongjiang-provinco, pentraĵo farita el  betulŝelo havas longan historion, kaj ĝi jam eniĝis en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.


La ŝelo de 30-50-jaraĝa betulo taŭgas por fari la pentraĵojn. Belaj kaj delikataj betulŝeloj estas pretaj post elektado, ĉizado, gravurado, tondado kaj kolorigo.


En la pentraĵo, la pejzaĝo tridimensiiĝas kaj vigliĝas pro la naturaj vejnoj kaj strukturo de la betulŝelo. Krome, ĝi neniam velkas. Jen kelkaj verkoj de sinjoro Gu Shiming, reprezenta heredanto de pentraĵo de betulŝelo en Heilongjiang-provinco.


Grandiozeco de la Granda Muro

Bonŝanco


Dancado de diinoj


Unua neĝo

Redaktoro: Sheng Min









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat