Peonioj estas ekonomia motoro de ĉina urbo

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 24, 2024

La urbo Heze de Shandong-provinco estas fama pro siaj peonioj. Krom la komerco de floroj, peonioj estas ankaŭ uzataj en fabrikado de pluraj produktoj, interalie kuraciloj, kosmetikaĵoj, oleo, teo kaj manĝaĵoj. En Heze estas pluraj industrioj kaj esplorcentroj dediĉitaj al esplorado, disvolvado kaj produktado de produktoj faritaj el peonioj!


Peoniaj stamenoj estas infuzataj por fari peonian teon, specialaĵo de Heze


Sapoj faritaj el peonioj estas bonkvalitaj kaj havas tre bonan odoron.


Ankaŭ parfumojn oni faras el peonioj, kaj ilia odoro estas tre agrabla.


Peonia oleo estas uzebla diversmaniere. Ekzemple, oni povas trinki ĝin aŭ uzi ĝin en kuirado.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat