Robert Lawrence Kuhn: La mondo profitas de stabilaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio

BY:Xie RuifengApril 24, 2024

Lastatempe, Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de la fonduso Kuhn Foundation, ricevis intervjuon de ĉina amaskomunikilo pri la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.



La eksterordinara renkontiĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping kun usonaj komercaj kaj akademiaj gvidantoj ĝuste kaptis la atenton de la internaciaj amaskomunikiloj.


La strukturo kaj specifeco de la paroladoj de prezidanto Xi Jinping formis la plej klaran, plej inkluzivigan, plej rektan kaj plej profundan esprimon de liaj opinioj pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj pri la ekonomio de Ĉinio. Tiel, oni povas konkludi du grandajn temojn: Ĉinio engaĝiĝas en serĉado de pli bonaj rilatoj kun Usono, kaj la lando decidis pli amplekse reformi kaj pordmalfermi. Kvankam ĉi tiuj du temoj estas apenaŭ novaj, tamen estas io en liaj paroladoj, kio ŝajnas malsama.


Pri la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, Ĉinio celas ĉesigi la kaskadan gliton en rilatoj, stabiligi rilatojn kaj zorge rekonstrui rilatojn. Xi Jinping metis sian fidon al la popolo kaj al interpopolaj interŝanĝoj specife. Li emfazis, "la estonteco kompreneble estos kreita de la popolo", kaj li esprimis la esperon, "homoj el ĉiuj sektoroj de ĉina kaj usona socioj havos pli da reciprokaj vizitoj kaj interŝanĝoj."


Tio, kion mi trovis okulfrapa, estas, ke Xi Jinping agnoskis, ke "la rilatoj ne povas reveni al la malnovaj tempoj", "sed ili (ĉin-usonaj rilatoj) povas ampleksi pli brilan estontecon." Nur honesta intertraktado povas ebligi esperplenan perspektivon de la estonteco.


Prezidanto Xi Jinping ankaŭ estas optimisma pri la ekonomio de Ĉinio -- indas rimarki, ke la ekonomia kresko de Ĉinio en 2023 estis inter la plej grandaj el la ĉefaj ekonomioj kaj konsistigis pli ol 30 procentojn de la tutmonda kresko kiel en antaŭaj jaroj. Li diris, "Ĉinio daŭre antaŭenigos altkvalitan disvolvadon kaj ĉinan modernigon, ebligos al la ĉina popolo vivi pli bone kaj kontribuos pli al daŭripova disvolviĝo en la mondo."


Kiu povas nei, ke la mondo profitus de stabilaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio? Kiu povas nei, ke la mondo profitus de la ekonomia kresko kaj disvolviĝo de Ĉinio?


Redaktoro: Xie Ruifeng










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat