Nova areo Xiong'an, urbo de estonteco

BY:Xie RuifengApril 23, 2024



En la historio de urbanizado en Ĉinio, la nova areo Xiong'an de Hebei-provinco unuafoje realigis la samtempan konstruadon de cifereca urbo kaj reala urbo dum konstrua procezo. Ĉiu konstruaĵo en la reala urbo havas ĝemelan ciferecan modelon en interreto. De urba administrado ĝis mediprotekta kontrolado, de komunuma vivo ĝis transportado, "ciferececo" estas trovebla ĉie.








Cifereca Xiong'an generas multajn novajn saĝ-aplikadojn. Tie estas "saĝaj" lampoj por publika lumigado, interret-konektitaj busoj, ŝarg-robotoj, teknikoj de 5G kaj VR aplikataj al aer-kvalito, 5G-bazstacioj, 500-kilometra cifereca vojo, pli ol unu miliono da sensaj terminaloj kaj tiel plu...










La nova areo Xiong'an konservas kiel kernan celon transpreni el Pekino neĉefurbajn funkciojn, sekve ĝi aktive disvolvas altteknikajn industriojn kaj kunordigos sian disvolvadon kun tiu de Pekino.






Kiam komenciĝis la konstruado de Xiong'an, ĝia najbara lago Baiyangdian estis ĉirkaŭata de rubaĵoj, kaj kloakaĵoj fluis en la lagon. Ĝia akvokvalito estis tiom malbona, ke ĝi estis sub la klaso V. Post grandskala kaj sistema rebonigo, la akvokvalito estis plibonigita al la klaso III, kaj la lago ekaperis en listo de la plej malpoluitaj lagoj en la lando.








Ĝis nun, la totala disvolvita terareo de la nova areo Xiong'an kovras 120 kvadratajn kilometrojn. Bonaj loĝkondiĉoj kaj altkvalitaj publikaj servoj efike altiros la loĝantaron de Pekino kaj la urbo vere akceptos la neĉefurbajn funkciojn de la landa ĉefurbo.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat