Altranga oficisto de Zimbabvo: La industria konkurencivo de Ĉinio venas de merkatforto

BY:Xie RuifengApril 22, 2024


La 15-an de aprilo Christopher Mutsvangwa, iama ambasadoro de Zimbabvo en Ĉinio kaj sekretario pri informado kaj reklamado de Zimbabva Afrika Nacia Unio - Patriota Fronto (ZANU-PF), akceptis intervjuon de ĉina amaskomunikilo.

Li diris, ke la industria kapablo kaj konkurencivo de Ĉinio en novenergiaj veturiloj venas de merkata forto. 


Li malakceptis la tiel nomitan retoraĵon pri trokapacito, dirante, ke Ĉinio devas esti aplaŭdita anstataŭ kritikita pro tio, ke la lando popularigas kaj disvastigas novenergiajn veturilojn.


"Interesa afero pri la veturiloj de Ĉinio estas, ke la plej sukcesaj ne estas tiuj de ŝtataj kompanioj -- ili plejparte estas de privataj kompanioj, kiuj ne dependas de subvencio aŭ ŝtata financado," diris Mutsvangwa.


"Do vi ne povas argumenti, ke ili fidas je ŝtataj subvencioj; ili simple faras la laboron pli bone ol la aliaj," li diris.


"Nun venas la ŝanĝiĝo al novaj energiaj elektraj veturiloj, kaj elektro nun estas la ŝoforo de moderna movpovo," diris Mutsvangwa, aldonante, ke Ĉinio multe investis en tiu ĉi kampo kaj posedas multajn intelektajn proprietojn pri produktado de elektraj aŭtomobiloj.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat