Kian ĉarmon havas la Instituto Goeto vizitita de germana kanceliero?

BY:Sheng MinApril 19, 2024


La 16-an de aprilo, germana kanceliero Olaf Scholz vizitis la Instituton Goeto en la art-distrikto 798 de Pekino, kie li renkontiĝis kun reprezentantoj de artaj kaj sociaj rondoj. Kian ĉarmon havas la instituto?


Fondita en 1988, la instituto okupiĝas pri diskonigo de la germana lingvo kaj antaŭenigo de kultura kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio. Kiel la unua eksterlanda kulturcentro en Ĉinio, ĝi estas ne nur fenestro de ĉinoj por kompreni Eŭropon, sed ankaŭ atestanto de la pordmalfermo de Ĉinio.


En pli ol 30 jaroj,la instituto ĉiam sekvis la principojn de malfermeco, diverseco kaj daŭripoveco. Scholz diris post vizito: "Mi persone spertis la gravecon de la Instituto Goeto kiel libera spaco, kaj tie oni povas fari malfermajn dialogojn kaj interŝanĝojn."










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat