Antaŭ 60 jaroj, en la 3-a de aprilo 1964 okazis la unua malobservo de homaj rajtoj kun internacia eĥo fare de la ĵus fondita reĝimo de Brazilo, kiu poste fariĝis konata kiel Militista Diktaturo (1964-1985): naŭ ĉinoj estis arbitre arestitaj en Rio-de-Ĵanejro, sub la akuzo esti fremdaj agentoj senditaj al Brazilo por okazigi komunistan revolucion. Post unu jaro en malliberejo, la ĉinoj estis kondamnitaj al 10-jara aresto, sed dekreto de la prezidento Castelo Branco forsendis ilin al Ĉinio, kie ili estis bonvenigitaj kiel herooj. Tiu epizodo fariĝis konata kiel "la kazo de la naŭ ĉinoj".
S-ro Ju Qingdong, la nura el la naŭ ĉinoj ankoraŭ vivanta
La naŭ ĉinoj estis anoj de diplomatia kaj komerca misio invitita de la brazila prezidento João Goulart, senpostenigita de la puĉo okazinta la 31-an de marto 1964. La naŭ ĉinoj estas Ju Qingdong kaj Wang Weizheng, raportistoj de Xinhua-novaĵagentejo; Su Ziping, Hou Fazeng, Wang Zhi kaj Zhang Baosheng, senditoj de Ĉinio al Brazilo por organizi komercan ekspozicion; kaj Wang Yaoting, Ma Yaozeng kaj Song Gueibao, funkciuloj de Ĉina Kompanio pri Importo kaj Eksporto de Teksaĵoj, senditaj al Brazilo por aĉeti kotonon.
En 2014, tiama ministro pri justico de Brazilo, José Eduardo Cardoso, nuligis la prezidentan dekreton de 1965, kiu forpelis la naŭ ĉinojn el Brazilo, kaj en 2015, prezidento Dilma Rousseff -- kiu en sia juneco ankaŭ estis viktimo de tiu reĝimo -- premiis la naŭ ĉinojn per la Ordeno de la Suda Kruco, la plej alta honoro, kiun la brazila registaro povas doni al eksterlandanoj, sed la ceremonio por oficiala pardonpeto kaj transdono de la medaloj fare de brazila ambasadorejo en Pekino ankoraŭ ne okazis.
Instituto Prezidento João Goulart, fondita de la filo de iama brazila prezidento, kiu invitis tiun ĉinan mision al Brazilo, klopodas ĉe brazila justico agnoski la senkulpecon de la naŭ ĉinoj. En 1965, post kiam ili esti kondamnitaj en unua instanco, la naŭ ĉinoj apelaciis al pli alta instanco de brazila justico, sed pro ilia forsendo al Ĉinio, la proceso estis arĥivita. En 2022, Instituto João Goulart postulis malarĥivigon kaj juĝon de tiu proceso. La sama instituto estigis proceson ĉe la Komisiono pri Amnestio de la Brazila Ministerio pri Homaj Rajtoj kaj Civitaneco, kiu decidis favore al kolektiva amnestio al la naŭ ĉinoj. Pri tiu temo, ni intervjuis la raportanton de la proceso pri amnestio al la ĉina misio, prof-ro Manoel Moraes, politikosciencisto kaj advokato, ĉefo de la Katedro "Dom Hélder Câmara" pri Homaj Rajtoj ĉe Unesko/ Katolika Universitato de Pernambuko.
Prof-ro Manoel Moraes, raportanto de la proceso pri kolektiva amnestio al la ĉina misio
EPĈ: Kiel vi fariĝis raportanto de la proceso pri amnestio al la ĉina misio?
Mi estas ano de la Komisiono pri Amnestio ĉe Brazila Ministerio pri Homaj Rajtoj kaj Civitaneco, kaj mi ricevis la proceson pri amnestio de la ĉina diplomatia misio per lotado. Sekve, mi fariĝis ĝia raportanto en la juĝa sesio.
EPĈ: Ĉu vi sciis pri tiu kazo antaŭ ol ricevi tiun proceson?
Mi neniam imagis tion. Fakte mi estis impresita de la dokumentoj rilataj al tiu kazo.
EPĈ: Tiu kazo de la naŭ ĉinoj, kvankam estas la unua internacie atentata kazo de malobservo de homaj rajtoj fare de la diktaturo, tamen ĝi restis en forgeso dum longa tempo. Kial nur nun ĝi estis pritraktita de la Komisiono pri Amnestio?
Antaŭ nelonge estis ŝanĝo en la regularo pri funkciado de la Komisiono pri Amnestio, kaj unu el la novigoj estas la ebleco akcepti procesojn pri kolektiva amnestio. Pro tio ni juĝis, en la dua de aprilo, la tri unuajn kolektivajn amnestiojn. Unu el ili estis tiu de la ĉina diplomatia misio.
EPĈ: Kial ĉi-jare, kiam ni memoras 60-jariĝon de la puĉo de 1964, tiu ĉi kazo kaptis pli da atentoj?
Kvankam la proceso sekvis sian normalan ritmon, tamen la 60-jariĝo de la puĉo sendube kontribuis por doni pli da eĥo al kazoj kiel tiu ĉi.
EPĈ: Kelkaj diplomatoj timas, ke tuŝi ĉi tiun vundon en la historio de brazil-ĉinaj rilatoj povus esti malutila al nunaj bonegaj rilatoj inter la du landoj. Kion vi opinias pri tio?
La Komisiono pri Amnestio havas la konstitucian devon certigi amnestion al viktimoj de arbitraj agoj de la militista diktatuto. Tio estas nia devo.
EPĈ: Kiom grave estas kompensi tiun ĉi historian eraron ĉi-jare, kiam ni celebras la 50-jariĝon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj?
Certe la okazigo de transdona ceremonio de la medaloj de la Ordeno de la Suda Kruco estas esenca afero. Kaj la eĥo de tiu ago kontribuos por plifortigi la rajton al memoro kaj vero.
EPĈ: Kian efikon la decido de la Komisiono pri Amnestio havos sur la rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio?
Mi opinias, ke tiu decido povas signife kontribui por plifortigi la amikecon inter ambaŭ popoloj. Mi esperas, ke okazos tiel.
EPĈ: Amnestio estas punliberigo. Ĝi nuligas punon, sed ne agnoskas senkulpecon. Kio mankas por ke la brazila justico agnosku la senkulpecon de tiuj ĉinoj kaj nuligu la rilatan proceson, kiu ankoraŭ ne estis juĝita?
Jura proceso havas propran instancon por esti juĝata. Decido de la Komisiono pri Amnestio ne havas efikon sur justico, ĉar ĝi estas sendependa povo. La evoluo de tiu proceso oni povas akompani per la juraj agoj de la advokatoj, kiuj reprezentas la ĉinojn en tiu proceso.
Raportis kaj intervjuis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat