Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun germana kanceliero Olaf Scholz
La 16-an de aprilo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun germana kanceliero Olaf Scholz en Pekino.
Xi Jinping diris, ke la industriaj kaj provizaj ĉenoj de Ĉinio kaj Germanio estas profunde interligitaj kaj merkatoj de la du landoj estas tre interdependaj. Li aldonis, ke la reciprokprofita kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio estas ne "risko", sed garantio por la stabileco de duflankaj rilatoj kaj oportuno por la estonteco.
Xi Jinping diris, ke la du landoj devas disvolvi la distingajn karakterizaĵojn de reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj, kaj atingi reciprokan sukceson, ke la eksportado de ĉinaj elektraj veturiloj, litiaj baterioj kaj fotovoltaaj produktoj ne nur riĉigu tutmondan provizadon kaj malpezigu tutmondan inflacian premon, sed ankaŭ multe kontribuu al la tutmonda reago al klimatŝanĝiĝo kaj verda transformiĝo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat