【E-radio】Ĉu vi scias ĉi tiujn neatenditajn alergiojn?

BY:Sheng MinApril 12, 2024

 


Fakte, ankaŭ ŝvito, akvo, malsato kaj kontraŭalergia medikamento povas kaŭzialergion.


Unue, alergio kaŭzita de ŝvito. Pro komponantoj kiel ureo, laktata acido aŭ grasaj acidoj en ŝvito, alergiuloj havas haŭtan jukon, multajn ruĝajn ŝvelaĵojn aŭ veziketojn, kiam ili ŝvitas.


Due, alergio al akvo. Ĝi kutime okazas inter plenkreskuloj, kaj nur 35 kazoj estis trovitaj. Ili povas trinki akvon, sed ne povas tuŝi ĝin.


Trie, malsato alkondukas alergion. Kun simpata misfunkciado pro malsato, alergiuloj havas la simptomojn de seka kaj jukanta haŭto, eritemo, papulo kaj maltoleremo al varmo.


Kvare, kontraŭalergia medikamento povas aperigi alergion. Ĉi tiu fenomeno estas kutime kaŭzita de drogoj, kiuj estas iritaj aŭ enhavas alergiigajn ingrediencojn.









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat