La loko kie KPĈ frue sin organizis en Pekino

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 9, 2024

La antikva sidejo de la Departamento pri Matematiko de la Dua Kolegio de Pekina Universitato estas restaĵo de antikva arkitektura komplekso, kie funkciis Pekina Universitato en sia frua epoko. La konstruaĵo estis konstruita en 1904 kaj fariĝis sidejo de la Departamento pri Matematiko en 1919. Li Dazhao kaj Chen Duxiu instruis en tiu konstruaĵo, kie laboris ankaŭ Mao Zedong. En tiu loko ili tri interkonatiĝis kaj ekkunlaboris pri la organizado de komunista movado en Ĉinio, kio rezultis en la fondo de la Komunista Partio de Ĉinio en 2021 en Ŝanhajo. Nuntempe tiu konstruaĵo funkcias kiel muzeo kaj estas senpage vizitebla.


La antikva sidejo de la Departamento pri Matematiko de la Dua Kolegio de Pekina Universitato


Manuskripto de Li Dazhao eksponata en la muzeo


Artefarita intelekto faras foton de vizitanto kun Li Dazhao antaŭ la domo en 1919


Hu Cheng, direktoro de la muzeo, respondas demandojn de alilandaj vizitantoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat