Post 60 jaroj, Brazilo donas amnestion al la naŭ ĉinoj

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 8, 2024

Dum longa tempo, la unuaj viktimoj de la militista diktaturo (1964-1985) en Brazilo estis preskaŭ forgesitaj. Ili estas naŭ ĉinoj arbitre arestitaj la 3-an de aprilo 1964, kiuj estis akuzitaj kaj punitaj pri neekzistantaj krimoj kaj forpelitaj el Brazilo en la sekva jaro, laŭ dekreto de tiama prezidento, generalo Castelo Branco.


Naŭ ĉinoj arbitre arestitaj en Brazilo aŭskultas la verdikton. Ili estis kondamnitaj al 10 jaroj en mallibero, sed pro dekreto de brazila prezidento Castelo Branco ili estis forsenditaj al Ĉinio (Foto: Dosiero Documentos Revelados)


La naŭ ĉinoj estas du ĵurnalistoj de Xinhua, Ju Qingdong kaj Wang Weizheng; kvar komercaj reprezentantoj de Ĉinio, Su Ziping, Hou Fazeng, Wang Zhi kaj Zhang Baosheng; kaj Wang Yaoting, vicdirektoro de la Ĉina Kompanio pri Importado kaj Eksportado de Teksaĵoj; Ma Yaozeng, fakulo pri kotono; kaj Song Gueibao, interpretisto, kiu iris al Brazilo por aĉeti kotonon, kio fariĝus la unua eksporto de Brazilo al nova Ĉinio. Tiuj ĉinoj estis anoj de ĉina misio invitita de la brazila registaro post dulanda interkonsento pri estigo de komercaj rilatoj.


En 2011, Dilma Rousseff fariĝis prezidento de Brazilo kaj estigis la Nacian Komisionon pri Vero por priesplori la krimojn de la diktaturo kaj kompensi ĝiajn viktimojn. La komisiono analizis dokumentojn pri la kazo de la naŭ ĉinoj kaj agnoskis ilian senkulpecon. La Kazo de la Naŭ Ĉinoj estas aparte grava pro tio, ke ĝi estas la unua kazo de malobservo de homaj rajtoj fare de tiu reĝimo, kaj ankaŭ la unua, kiu eĥis eksterlande. En 2014, surbaze de rekomendo farita de la komisiono, tiama ministro pri justico, Eduardo Cardoso, nuligis la prezidentan dekreton de 1965, kiu forpelis tiujn ĉinojn kaj malpermesis ilian revenon.


En 2015, prezidento Dilma Rousseff premiis la naŭ ĉinojn per la Sud-Kruca Ordeno. La brazila ambasado en Pekino estis respondeca por kontakti la viktimojn ankoraŭ vivantajn kaj la familianojn de tiuj jam forpasintaj kaj okazigi ceremonion por oficiale pardonpeti pro la misfaroj kaj transdoni la medalojn. Post la puĉo de 2016, la nova prezidento, Michel Temer, ŝanĝis la ambasadoron kaj aliajn diplomatojn en Pekino kaj la afero estis forgesita.


Pasintjare, post kiam Lula enposteniĝis kiel prezidento de Brazilo kaj Dilma Rousseff transloĝiĝis al Ĉinio por fariĝi prezidento de Nova Banko pri Disvolvado, kelkaj brazilanoj en Ĉinio rememoris la aferon de la medaloj kaj sugestis ne nur atentigi la ambasadon pri tio, sed ankaŭ proponi al Dilma Rousseff mem transdoni la medalojn, ne nur pro ŝia grava rolo en tiu afero, sed ankaŭ ĉar ŝi mem estis viktimo de tiu reĝimo.


La naŭ ĉinoj antaŭ brazila tribunalo (Foto: Dosiero Documentos Revelados)


La tasko evidentiĝis malfacila, ĉar temas pri okazaĵo de antaŭ ses jardekoj, sed amiko sukcesis kontakti per telefono s-ron Ju Qingdong, la nura ankoraŭ vivanta kaj konscia, kiu esprimis sian deziron ricevi la medalon kaj formalan pardonpeton de Brazilo. La ambasado, tamen, ne volas agadi sen ricevi ordonon el Brazilo. Pasintjare, dum babilado kun brazila diplomato, mi komprenis, ke la ambasado ne emas tuŝi tiun historian vundon pro timo, ke tio povos ĝeni la bonajn rilatojn inter ambaŭ landoj.


De tiam mi prisondis ĉinojn el malsamaj rondoj kaj konvinkiĝis, ke tiu risko ne ekzistas. Ĉinoj konscias, ke Brazilo ŝanĝiĝis kaj misfaroj de antaŭ 60 jaroj ne povas influi nunajn rilatojn inter la du landoj, sed ajna ago flanke de Brazilo por agnoski kaj kompensi tiun eraron estus tre aprezata de la ĉina flanko.


Mia persona opinio estas, ke por kuraci tiun vundon oni devas tuŝi ĝin, kaj tio estas necesa por plifortigi amikecon kaj fidon inter ambaŭ landoj kaj popoloj. Cetere kiel brazilano mi hontas pro tiu epizodo kaj solidaras al tiuj naŭ ĉinoj, kiuj pasigis la tutan vivon atendantaj pardonpeton, kio ne venis, do formala pardonpeto al sinjoro Ju estas la lasta ŝanco digne solvi tiun aferon. Antaŭ unu jaro mi publikigis artikolon Esperante ĉe El Popola Ĉinio kaj portugale ĉe la brazila novaĵretejo de Revuo Fórum. Ĝi povas esti legata ĉe http://espero.chinareports.org.cn/2023-05/10/content_85279062.htm.


Pasintsemajne, kiam 60-jariĝo de la puĉo de 1964 fariĝis fokusa temo en Brazilo, la Kazo de la Naŭ Ĉinoj kaptis pli vastan atenton ol antaŭe, kaj mi surprize konstatis, ke mia artikolo influis debatojn en kelkaj rondoj. Amiko hazarde malkovris kaj atentigis min pri tio, ke mia artikolo estis republikigita sur la oficiala retejo de la brazila registaro kaj aldonita al dosiero pri memoro de la diktaturo en la Nacia Arĥivo.


Samtempe mi estis informita pri tio, ke la 2-an de aprilo okazis kunveno de la Komisiono pri Amnestio sub la brazila Ministerio pri Homaj Rajtoj kaj Civitaneco, kiu decidis favore al amnestio kaj formala pardonpeto al la naŭ ĉinoj, rekomendis al la brazila Ministerio pri Eksteraj Rilatoj okazigi la ceremonion por transdono de la medaloj, rekomendis al la brazila justico la nuligon de ĉiuj procesoj kontraŭ tiuj ĉinoj kaj la redonon de la monsumo, korektita surbaze de inflacio, konfiskita de ili antaŭ 60 jaroj.


La politikosciencisto kaj advokato Manuel Moraes reĝisoris la kolektivan amnestion al la ĉina misio en la Komisiono pri Amnestio de la brazila Ministerio pri Homaj Rajtoj kaj Civitaneco.


Mi estis kortuŝita aŭskultante la voĉon de la reĝisoro Manoel Moraes: Lia esploro estis pli profunda ol la mia kaj ankrita sur oficialaj dosieroj, sed kelkaj partoj de lia parolo ŝajnas inspiritaj de mia artikolo, aparte la 30-a paragrafo, kiu estas identa al paragrafo de mia artikolo! Tiu paragrafo rakontas pri la ordeno donita de prezidento Dilma Rousseff al la ĉinoj en 2015 kaj la neokazigo de ceremonio por transdono de la medaloj. Nur tiam mi rimarkis, ke inter pluraj artikoloj troveblaj pri tiu temo, ĝis antaŭ nelonge, la mia ŝajne estas la nura, kiu mencias tiun fakton, kaj li uzis miajn vortojn por postuli enmanigon de la medaloj al la koncernaj homoj, kio estas granda honoro por mi.


Intervjuita de la ĵurnalisto Iara Vidal de Revuo Fórum, Moraes diris, ke la kolektiva amnestion al la ĉina misio "povas signifi, kadre de internaciaj rilatoj, agnoskon de la graveco de la kulturo kaj la popolo de Ĉinio por la brazila popolo". Li esperas, ke la transdono de la medaloj okazu laŭeble plej rapide kiel simbola gesto de la kompromiso de Brazilo neniam permesi ke io simila okazu denove. Li aldonas, ke sciinte pri la agnosko kaj pardonpeto de Brazilo pro tiuj misfaroj, la popoloj de Ĉinio kaj Brazilo povas alpreni tiun ĉi geston kiel simbolon de reciproka agnosko kaj respekto.


Mi neniam imagis, ke mia artikolo gajnus tiom da atentoj kaj ludus rolon tiom gravan por antaŭenigi justicon kaj kompenson al la viktimoj. Samkiel Moraes, mi esperas, ke la sinsekvoj de la decido de Komisiono pri Amnestio kontribuos por alproksimigi eĉ pli la popolojn de Brazilo kaj Ĉinio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat