Peonio pompas en Ĉinio!

BY:Xie RuifengApril 8, 2024

Peonio estas unu el la dek plej famaj floroj en Ĉinio. Ĝi estas altvalora kaj origina kreskaĵo de la lando, delonge rigardata kiel simbolo de riĉeco, bonŝanco kaj prospero.


La peonia kulturo havas historion de proksimume 3 000 jaroj. En la dinastioj Qin kaj Han antaŭ pli ol 2 000 jaroj, peonio estis registrita en klasikaĵo kiel kuracplanto, kaj ĝia nomo eniris en farmakologion. La dua imperiestro de la dinastio Sui antaŭ malpli ol 1 400 jaroj establis specialan areon en Luoyang, tiama vicĉefurbo. Tio estis la unua fojo, ke peonio estis kultivita en ĝardeno de imperiestra kortego. La kultivado de peonio estis tre prospera en la dinastio Tang, la sekva dinastio post Sui. Tiama socio altege taksis peonion, kaj ĝi fariĝis simbolo de nacia prospero. Planti kaj spekti peoniojn estis socia kutimo. Multaj famaj poetoj verkis mirindajn poemojn laŭdante peonion.


En la dinastio Song antaŭ ĉirkaŭ 1 000 jaroj, la centro de peoni-kultivado en Ĉinio turnis de Chang'an, ĉefurbo de la dinastio Tang, al Luoyang. Ĉar la klimato de Luoyang sinkronas al la "Dudek Kvar Sunperiodoj" de Ĉinio, kio kongruas kun la kreskado de peonio. La tero de Luoyang estas fekunda kaj glueca, kio estas bona por peonio, kiu preferas nur iom da sekeco.


Verda peonio kultivita en Luoyang

Nigraj peonioj kultivitaj en Luoyang

Dukoloraj peonioj


Surbaze de heredado de tradiciaj kultivaj teknikoj, nun lokanoj de Luoyang rapide disvolvis diversajn teknikojn por peonia kultivado. En la urbo estas pli ol mil peoniaj specoj.


Ovokukoj kun la formo de peonio

Glaciaĵoj kun la formo de peonio

Broĉo en la formo de peonio


Peoni-porcelanaĵo (nemateria kultura heredaĵo de Luoyang)


La kutimo spekti peoniojn en printempo neniam ŝanĝiĝis, kaj ĝi fariĝas pli kaj pli populara. En 1982, la urbo nomumis peonion kiel la urban floron de Luoyang kaj de tiam okazigas ĉiujare festivalon de peonioj de la 15-a ĝis la 25-a de aprilo. Dum pli ol 20 jaroj, la festivalo fariĝis grandskala kaj ampleksa ekonomi-kultura evento, kio integras flor-spektadon, turismon, komercadon kaj kulturajn interŝanĝojn. Peonio estas jam grava industrio de Luoyang kaj eĉ de Henan-provinco. La areo de plantado de peonioj en Luoyang atingis preskaŭ 5 200 hektarojn, kaj ekzistas pli ol 240 firmaoj kun 33 000 dungitoj en laboroj rilataj al peonioj. En 2023, la peoni-festivalo akiris totalan enspezon de 27.8 miliardoj da juanoj kaj ricevis 12.32 milionojn da turistoj/fojoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat