Forpasis Ziraldo, aŭtoro de La Knabo Frenezeta

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 7, 2024

La 6-an de aprilo forpasis en Brazilo la 91-jara desegnisto, kartunisto, aŭtoro de bildstrioj, ĵurnalisto kaj verkisto Ziraldo Alves Pinto. De 1969 ĝis 1991, li fondis kaj redaktis la semajnan gazeton O Pasquim, kio estis la ĉefa eldonaĵo kun kritikoj al la tiama militista diktaturo (1964-1985) ĝis la restarigo de demokratio en la lando.



Li ankaŭ estis sukcesa aŭtoro de infanlibroj, inter ili estis La Knabo Frenezeta kaj Flicts, kiuj estis publikigitaj ankaŭ en Esperanto, tradukitaj de la denaskulo Cristóvão Resende (Kristoĉjo), kiu estis nur 10-jara, kiam li tradukis la unuan libron.



Ziraldo ne nur permesis kaj faciligis la eldonon en Esperanto, sed ankaŭ partoprenis kun Kristoĉjo en popularaj televidprogramoj, kio multe kontribuis por diskonigi Esperanton en Brazilo. La supra foto montras Ziraldon (maldekstre) kaj Kristoĉjon (dekstre) intervjuataj de la fama televidprezentisto Jô Soares en la televidprogramo Jô 11:30 en 1998. Ili interparolis pri Esperanto kaj la e-versio de La Knabo Frenezeta.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat