Omaĝi praulojn kaj celebri la vivon: Qingming-festo alvenis!

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 7, 2024

Printempo estas sezono tre ŝatata de mi, ĉar estas en tiu ĉi sezono, ke naturo montras sian forton: sekaj herboj verdiĝas, senfoliaj arboj sin ornamas de belaj floroj, insektoj delonge malaperintaj reaperas. Printempo estas celebrado de la vivo.



Antikva karnavalparado en mia devenurbo. La unua kamiono en la foto apartenis al mia avo, kiu estis komercisto. En tiu kamiono mia patro lernis kiel ŝofori.


Kaj estas dum printempo, ke ĉinoj celebras Qingming-feston. Ekster Ĉinio, raportoj pri tiu ĉi tradicia ĉina festo kutime montras ĝin kiel tago de mortintoj, pro la kutimo de ĉinoj viziti la tombojn de siaj prauloj, sed Qingming estas pli ol tio, ĝi okazas en la plej bona epoko por promenado, kiam temperaturo estas agrabla kaj floroj pompas, sekve alproksimiĝi de la naturo kaj ĝui la belecon de printempo estas alia tradicio de tiu ĉi festo.


La kontrasto inter omaĝi mortintojn kaj celebri la vivon entenas valoran mesaĝon, ke vivo sekvas la leĝojn de la naturo, kaj spegulas la antikvan klopodadon de ĉinoj vivi en harmonio kun la naturo. La heredaĵoj akiritaj de niaj prauloj estas la materialo, el kiu ni konstruas nian estontecon.


Dum mia infaneco, mi ŝatis pasigi tempon kun mia avino, patrino de mia patro, rigardanta antikvajn fotoalbumojn. Ĉiu foto havis rakonton malantaŭ ĝi, kaj pro tiuj rakontoj ili fariĝis tre karaj al mi. Ŝia bofrato estis la unua fotisto de mia devenurbo, sekve la plej antikvaj fotoj de la urbo estas faritaj de li, kaj lia profesio permesis al mia familio havi kolekton de fotoj pli granda ol tiu de ordinara familio en tiu epoko. Post la forpaso de mia avino, mi ne sciis, kio okazis al tiuj fotoalbumoj, mi ne plu vidis ilin kaj ne kuraĝis pridemandi mian patrinon.


Ankaŭ mia patrino ĉiam estis interesata pri fotoj kaj memoro, kaj en jardekoj akumulis fotojn de vojaĝoj, festoj, okazaĵoj, kiuj markis ŝian vivon, kaj plejparte ankaŭ la mian. Post ŝia forpaso, mi zorge kontrolis ĉion postlasitan de ŝi, kaj trovis ne nur ŝiajn fotoalbumojn, sed ankaŭ tiujn de mia avino! Mi sentis grandan ĝojon, kiam mi trovis ilin bone konservataj kaj sekuraj, ĉar la memoro de pluraj generacioj de mia familio estas en ili.



Foto el la albumo de mia avino montras mian avon (dekstre) kun fiŝego kaptita de li en la rivero Mogi-Guaçu. La manskribaĵoj estas faritaj de mia avino.


En tiu procezo de kontrolado de la dokumentoj kaj fotoj trovitaj en la domo, mi trovis plurajn trezorojn, inter ili estis pruvo de monprunto, kion mia avo faris al amiko. Post kiam mia avo forpasis, lia amiko rifuzis pagi tiun ŝuldon al mia avino. Mi plurfoje aŭdis tiun rakonton de ŝi, kiam mi estis infano. Mi ankaŭ trovis fotojn de antikvaj paradoj celebre al la datreveno de la urbo, kiu 200-jariĝas ĉi-jare, fotojn de la trupo sendita al batalfronto de la Revolucio de 1932 en Brazilo, inter aliaj materialoj. Kelkajn, aparte tiujn pli ligitajn al la historio de la urbo, mi donacis al muzeo, kaj la ceterajn mi kunportis al Pekino por konservi mian familian historion. Multajn dokumentojn kaj fotojn mi skanis por certigi, ke ili estos ankaŭ konservataj en cifereca medio kaj povos esti transdonitaj al aliaj homoj, kiuj bezonos ilin.


Post tiu valora sperto en Brazilo, Qingming-festo gajnis pli vastan signifon por mi, ĉar malantaŭ la kutimo de ĉinoj purigi tombojn de siaj prauloj kaj bruligi incenson ktp (interese, ankaŭ mia patrino ĉiujare kutimis purigi tombojn kaj bruligi kandelojn omaĝe al niaj prauloj), mi vidas ne nur respekton kaj dankon al prauloj, sed ankaŭ fortan konscion pri tio, ke ĉiu el ni estas parto de longa procezo, tra kiu familio evoluas tra generacioj.


Tri kvaronoj el miaj praavoj estas italoj enmigrintaj al Brazilo, plejparto el ili el la regiono de Venecio, komerca urbo, kiu prosperis pro la antikva Silka Vojo. Dum infaneco mi aŭdis, ke unu el ili havis monon kaj iris al Brazilo por entrepreni. Li proprapoŝe aĉetis bileton en unuaklasa kajuto de vaporŝipo al Brazilo, pro tio lia nomo ne troveblas en la listo de homoj, kiuj tranoktis en la fama gastejo por alvenintaj enmigrantoj, el kie ili estis forsenditaj al laborejoj.


Mia alia praavo ne havis monon por migri al Ameriko kaj havis sian bileton pagitan de lia brazila dunganto, riĉa bienisto en la epoko, kiam brazila kafo estis konata kiel "verda oro", kaj en Brazilo li devis repagi tiun elspezon per laboro. Mia praavo estis ŝparema kaj ankaŭ tre saĝa por fari negocojn. En 1929, kiam venis la Granda Depresio, la bienisto bankrotis kaj vendis al li la bienon kontraŭ bona prezo.


Li fariĝis modelo de sukcesa homo por mi, lia pranepo, kiu migris al Ĉinio. Samkiel li, mi alvenis kun du valizoj en nekonata lando, sen scipovi la lingvon kaj kun malmulte da mono, kaj spertis plurajn malfacilaĵojn. Post multe da diligenta laboro kaj monŝparado, kaj iom helpita de bonŝanco, li sukcesis konstrui belan familion kaj doni al ĝi komfortan vivon, kaj postlasis al siaj gefiloj sufiĉajn rimedojn por certigi ilian bonfarton. Nun, troviĝanta en situacio simila al tiu de li antaŭ atingi la sukceson, mi admiris multe por li, kaj lia sukceso inspiras min trapasi la malfacilojn de la ĉiutaga vivo.



Mi ricevante mian unuan "diplomon", fakte nur gratulmesaĝo pro plenumo de mia unua lernojaro. La aliaj du homoj estas mia unua instruistino kaj funkciulo de la lernejo.


La alia kvarono de miaj prauloj estas el brazila genealogio, sed ne ekzistas registroj pri iliaj prauloj de antaŭ kelkaj generacioj. Mia praavo venis de nordorienta Brazilo kaj verŝajne devenas de fruaj portugalaj setlantoj kaj potigvaroj — loka indiĝena tribo. Li fariĝis ĉefo de la polico de mia devenurbo en San-Paŭlio, kaj en dokumentoj mi malkovris, ke tiutempe lia respondeco estis ne nur gvidi la policon, sed ankaŭ fari la politikan laboron pri publika sekureco (nuntempe farata de sekretario pri publika sekureco), kaj por tio li ĉiusemajne havis kunvenon kun la urbestro. Li ankaŭ havis la rajton voĉdoni en balotadoj, tiutempe limigita al tre malmultaj homoj.


Lia edzino estas indiĝenino el brazila subŝtato Parao, el kie venas la brazila fero, kion Ĉinio importas. Antaŭ kelkaj jaroj, DNA-esploro montris, ke kelkaj triboj el Parao ŝajne devenas de ĉinoj, sed oni ankoraŭ ne certas, kiel ĉinoj migris al Ameriko en antikveco. Mi persone opinias, ke tio povas esti ligita al la ekspedicioj de Zheng He, pli specife tiu sub la gvido de Zhou Man, kiu vizitis Sudamerikon komence de la 15-a jarcento. Pluraj rakontoj de brazilaj indiĝenoj temas pri homoj venintaj el la maro (multe pli frue ol portugaloj), kiuj instruis al ili agrikulturon kaj teknikojn por fiŝkaptado, interŝanĝis semojn, donis al ili kokinojn, inter aliaj aferoj. Priskriboj pri tiuj misteraj homoj kongruas kun tiuj pri ĉinaj ŝipanoj de tiuj ekspedicioj; kaj la teknikoj, semoj kaj bestoj akiritaj kongruas kun tiuj, kiujn ĉinoj havis en la ŝipoj por interŝanĝi.


Qingming ankaŭ alportas optimisman mesaĝon, ke niaj prauloj fizike ne plu estas inter ni, sed iusence vivas en ni. Ni devas ĝui la vivon dum ni povas, ekzemple per agrabla promenado en parko dum printempo. En nuna epoko, kiam homoj fariĝas pli kaj pli individuismaj kaj tendencas kredi, ke vivo estas nur tio okazanta inter naskiĝo kaj forpaso, la ĉina tradicio de Qingming prezentas la saĝecon de naturo, kio donas al ni la povon eternigi la vivon per transdono de ĝi al niaj posteuloj.


Ni ne venis el nenio, sed el longa historia procezo.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat