Qingtuan, speciala manĝeto por Qingming-festo

BY:Xie RuifengApril 3, 2024


Manĝi qingtuan-bulojn dum Qingming-festo estas manĝkutimo en sudorienta parto de Ĉinio. Klasikaĵo de la dinastio Okcidenta Zhou (1046 a.K. - 771 a.K.) diras, ke en meza printempo bruligi fajron por fari kuiradon devas esti strikte malpermesita, do homoj devas ĉesigi kuiradon kaj "manĝi malvarmajn manĝaĵojn por tri tagoj". Manĝaĵoj devas esti preparitaj anticipe, kaj homoj ne uzas fajron. En antikva Ĉinio, tiu regiono estis riĉa je glueca rizo, artemizo ktp, do qingtuan aperis.



La plej fruaj registroj pri qingtuan estis antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj el la dinastio Tang. Ĝi estis farita el gluecriza pasto kun artemizio (en kelkaj lokoj oni enmetas sukon de verda tritika herbo) kaj azukia pasto kiel farĉo. Ĝi povas esti konservata por 3 ĝis 5 tagoj, por kontentigi la bezonon de oferado kaj satigo sen kuirado. En iuj lokoj, krom dolĉa azukia farĉo, qingtuan ankaŭ havas salan guston, ekzemple farĉita per peklitaj legomoj, tofu-o, lardo ktp.


Qingtuan ne plu estas uzata kiel oferaĵo. Homoj manĝas ĝin nur por gustumi freŝgustan manĝeton. La koloro de qingtuan estas verda, ĝi mem estas mola, dolĉa, delikata, bonodora kaj refreŝiga -- la odoro, koloro kaj gusto de printempo.



Dank' al disvolviĝo de la loĝistiko kaj teknologio de malvarmĉena transporto, pli kaj pli oftas kaj proksimas interŝanĝoj inter la norda kaj la suda partoj de Ĉinio. Qingtuan, manĝeto devena de la suda parto, populariĝis en la norda parto kaj la tuta lando. Samtempe, la farĉo de qingtuan riĉiĝis: qingtuan kun la gustoj de acida pruno, salita ovoflavo kaj kremo aŭ fromaĝo aperis sur superbazaraj bretoj. Tio estas kunfandiĝo de elementoj de Ĉinio kaj Okcidento, de antikveco kaj nuno.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat