De ŝafejo al duetaĝa domo: mia vivo gustas kiel mielo

BY:Gao ShuyuanApril 2, 2024

Antaǔ la paca liberigo de Xizang, Zhaxi-vilaĝo estis regata de Pingruo-bieno. Cidan, kies gepatroj estis servutuloj de la bieno, fariĝis servutulo ekde sia naskiĝo en 1946 pro la regulo, ke gefiloj de servutuloj devas esti servutuloj.


Pingruo-bieno estas 3-etaĝa konstruaĵo sur iu montpinto de Zhaxi-vilaĝo. La unua etaĝo servis kiel ŝafejo kaj konservejo, la dua kaj la tria etaĝoj servis kiel loĝejoj. Kiel servutuloj, la gepatroj de Cidan ne havis loĝejon. Ekde naskiĝo de Cidan, li kaj liaj gepatroj vivis en la ŝafejo. "Kunloĝantaj kun bredbestoj, ni multe suferis je jukado pro puloj," revokis Cidan.  


Krome, malsato restas vigla en lia memoro. "Tiam nia nura manĝaĵo ĉiam estis bovleto da kaĉo el zanba-o, faruno el rostita ĉingke-hordeo," diris Ci Dan.


Laǔ regulo de la bieno, viro je 13-jara aĝo devas eklabori. Kompare kun siaj gepatroj, Cidan estas pli feliĉa, ĉar kiam li estis 13-jara, okazis demokratia reformado en la vilaĝo, kaj la miljara servutula sistemo estis nuligita. Servutuloj gajnis novan identecon kaj Cidan estis liberigita el trudlaboro.   


Poste, 12 mu-oj (= 8 000 kvadrataj metroj) da agro, unu azeno, unu bovo, 17 ŝafoj estis donitaj al lia familio. Kaj ili havas loĝejon, kiu situas sur la dua etaĝo de la bieno.


Cidan antaǔ sia domo


Familianoj de Cidan gustumas frandaĵojn.


Surprize, en la jaro 2006 la registaro lanĉis programon por plibonigi loĝejojn por lokaj kamparanoj kaj paŝtistoj. Helpe de la loka registaro, vilaĝanoj renovigis siajn loĝejojn. Tiam Cidan, surbaze de sia antaǔa loĝejo, konstruis la nunan du-etaĝan domon.


Lia nuna loĝejo, kun dormoĉambro, salono kaj verando, kovras pli ol 250 kvadratajn metrojn. En la sunbrila kaj grandspaca domo estas tibet-stilaj mebloj.


Laǔ Cidan, kutime lia dua filino Yangjin prizorgas lian ĉiutagan vivon kaj lia bofilo perlaboras eksteren. Cidan havas multe da libera tempo. Li spektis preskaǔ ĉiujn art-prezentadojn montritajn en la vilaĝo.


Transloĝiĝinte de ŝafejo al du-etaĝa domo, la familio de Cidan spertis grandajn ŝanĝiĝojn. Restis en la pasinteco la teruraj tagoj, kiujn li travivis en la bieno. Li havas pension, san-asekuron kaj la gefiloj estas plenkreskaj. Li havas nenian ĉagrenon pri sia vivo. "Mia nuna vivo gustas kiel mielo," diris Cidan.


Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat