Metroo por kamparanoj: Ĉiu honesta laboristo meritas respekton!

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 2, 2024

Ekspansio de metrolinio 4 de Chongqing-a metroo estis inaŭgurita en junio 2022. Kun 33 kilometroj, ĝi ligas la urbeton Shichuan al la urbocentro, kaj maljunaj kamparanoj el la urbeto komencis uzi ĝin por transporti siajn agrikulturajn produktojn por esti vendataj en la urbo.



Por transporti siajn vegetaĵojn, kamparanoj uzas ujojn ekzemple bambuaj kestoj, dorsosakoj aŭ radkestoj. Bambukestaj dorsosakoj estas la plej oftaj, ĉar ili estas tre taŭgaj por agrikultura laboro en la montaroj de tiu vasta municipo.


Sed en la okuloj de multaj urbanoj, kiuj fieras pri la moderna bildo de la urbo, tiuj kamparanoj ŝajnis maldezirindaj en la metroo, sekve ne estas surprizo, ke kelkaj homoj en interreto ekplendis kontraŭ ili kaj ekpostulis al la metroo pli striktajn limigojn pri vojaĝo kun grandaj konteneroj, argumentante, ke ili postulas tro da spaco en la kajuto, malfaciligas vojon al aliaj pasaĝeroj kaj povus eĉ damaĝi la trajnojn.


"Ne!" estis la respondo de metroa aŭtoritato de Chongqing, argumentante, ke la konduto de tiuj pasaĝeroj kaj la grandeco de ilia bagaĝo konformas al la reguloj, sekve ne estas kialo por interveni.


Metroa aŭtoritato ankaŭ reagis al zorgoj de pasaĝeroj pri eblaj problemoj pri malpurigo de trajnoj pro odoro aŭ likvaĵo el la vegetaĵoj, informante, ke konstatinte similan situacion, ajna pasaĝero povas tuj raporti la problemon kaj purigisto aŭ funkciulo de la metroo tuj venos por la puriga laboro.


Indas klarigi, ke antaŭe tiuj farmistoj kutimis vendi siajn produktojn en la urbeto, kaj la alveno de la metrolinio donis valoran oportunon al ili: per metroa vojaĝo ili rapide kaj malaltkoste atingas la urbon, kie ili povas vendi siajn produktojn pli rapide kaj kontraŭ pli alta prezo.



Por faciligi la cirkuladon de pasaĝeroj kun pezaj sakoj, enirejo de kelkaj metrostacioj ekfunkcias kvin minutojn pli frue kaj funkciuloj de tiuj stacioj tuj pretiĝas por helpi kamparanojn uzi rulŝtuparojn kaj trapasi sekurecan inspekton, kun la celo mildigi la ĝenon kaŭzitan al aliaj pasaĝeroj.


Tio iugrade faciligas la vojaĝojn de kamparanoj, kio tamen daŭre estas malfacila. Ye Shanju piediris 40 minutojn de sia hejmo al la metrostacio kun 35-40 kilogramoj da mandarinoj en sia kesto.


Ĉar homoj pli-ol-65-jaraĝaj rajtas vojaĝi senpage per metroo, ili ne nur ŝparas tempon, sed ankaŭ monon. Maljuna farmisto, s-ro Feng, rememoras, kiam li kaj lia edzino bezonis preni plurajn busojn por atingi la urbon, kaj la vojaĝo daŭris unu horon. Nun, per metroo, duonhoro sufiĉas, kaj la paro bezonas malpli ol tri horojn en la urbo por vendi ĉiujn produktojn.



Multaj homoj vidas metroon kiel simbolon de urba moderneco kaj disvolvado, kaj tiel forgesas, ke ĝi estis kreita por faciligi translokiĝon de homoj por perlabori monon. Ĉiuj honestaj laboristoj meritas respekton!


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat