Inaŭguriĝis jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2024

BY:Xie RuifengMarch 29, 2024


Antaŭtagmeze de la 28-a de marto, Zhao Leji, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, ĉeestis la malferman ceremonion de la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2024 en Hainan-provinco, suda Ĉinio, kaj faris paroladon. Kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev, naura prezidento David Adeang, srilanka ĉefministro Dinesh Gunawarden, dominika ĉefministro Roosevelt Skerrit kaj pli ol 1 500 reprezentantoj el politikaj rondoj, komercaj rondoj kaj pensfabrikoj de pli ol 60 landoj kaj regionoj partoprenis en la ceremonio.



Zhao Leji diris, ke en la nuna mondo, jarcentskalaj ŝanĝoj plirapidiĝas, paco kaj disvolviĝo alfrontas severajn defiojn. La reago de Ĉinio al tio estas la propono kunlabori por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco. La koncepto proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping devenas de komuna konsento kaj atendoj de la internacia komunumo, kaj ankaŭ de la respondeco de Ĉinio kiel granda lando. Ĝi kontribuas la solvojn de Ĉinio al ĉiuj landoj kunlaborantaj por protekti sin kaj krei pli bonan estontecon.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat