En la lastaj jaroj, kelkaj fremdaj amaskomunikiloj akuzis Ĉinion pri "kultura genocido" de la tibeta etno per "trudo" de la ĉina vorto Xizang anstataŭ la tibeta vorto Tibeto. La vorto Tibeto devenas de la latina Tibetum, kaj ne ekzistas en la tibeta lingvo. Tibetanoj uzas la vorton Bod por la tuta teritorio loĝata de la tibeta etno, pli vasta ol Xizang, kaj Ü-Tsang (ĉine Wusizang) por la ĉefa parto de Xizang, kie vivas plejparto de la tibetanoj. La tibeta vorto Tsang kaj la ĉina vorto Zang sonas simile kaj nomas la tibetan etnon, sekve tibetanoj ne havis problemon akcepti Xizang kiel nomon de la regiono, ĝi estas necesa por geografia precizigo. Neniu vorto en la ĉina aŭ la tibeta ekvivalentas la vorton Tibeto de eŭropaj lingvoj.
Virinoj en tradiciaj vestaĵoj bonvenigas pasaĝerojn en trajnostacio de Lasao. Malantaŭ ili videblas la altrapida trajno Fuxing.
Akuzoj pri subpremado de Ĉinio kontraŭ la tibeta etno estas oftaj en alilandaj amaskomunikiloj, dum mia infaneco mi preskaŭ ĉiusemajne vidis tion en televido aŭ ĵurnalo kaj sekve ankaŭ fariĝis kredanto je tiu subpremado ĝis mia adolesko, kiam mi subite konstatis, ke mi ne kapablis citi eĉ unu kazon de subpremado fare de Ĉinio al tibetanoj. Tiam mi komencis pli kritike analizi la raportojn pri Xizang kaj miris, kiom ĝeneralaj ili estas, nur vortoj, sen pruvoj, sen profundaj kaj detalaj analizoj bazitaj sur faktoj.
La vero estas, ke antaŭ la paca liberigo de Xizang en 1959, la tri ĉefaj riĉuloj de la regiono kaj iliaj subuloj, kiuj estis malpli ol 5% de la loka loĝantaro, posedis preskaŭ ĉiujn bienojn, paŝtejojn, montojn, riverojn kaj bredatajn bestojn en la regiono. Aliaj homoj estis almozuloj, servutuloj pro nepagebla ŝuldo aŭ sklavoj. Ili ne povis sin vivteni kaj estis devigataj pagi altajn impostojn. Tiuj kompatinduloj estis rigardataj de loka elito kiel "parolantaj bovoj kaj ĉevaloj", kaj same kiel bovoj kaj ĉevaloj ili estis propraĵoj de siaj mastroj, kiuj rajtis ilin kateni, bati kaj eĉ mortigi. Multaj servutuloj suferis severan punon ekzemple esti blindigita aŭ havi manon aŭ piedon fortranĉita.
Torturiloj uzitaj por torturi servutulojn en Xizang antaŭ ĝia paca liberigo (Foto: Xinhua)
La 28-an de marto 1959, kiam okazis la demokratia liberigo de Xizang, amaso da tibetanoj ĝoje forbruligis la paperojn pri la nepageblaj ŝuldoj, kiuj al ili donis la servutan kondiĉon. La grundo, kiu apartenis al iliaj iamaj mastroj, estis disdonita inter ili, impostoj estis nuligitaj kaj ili ricevis loĝejojn por libere vivi. Unuafoje ili estis traktitaj kiel homoj.
La iamaj mastroj de tiuj servutuloj kaj sklavoj fuĝis de Xizang por ne esti punitaj pro siaj krimoj, kaj eksterlande ili sin montris kiel viktimoj. Kapitalismaj potencoj vidis en tio oportunon fifamigi Ĉinion -- sekve socialismon -- kaj kredigi homojn, ke ĉinoj subpremas la tibetan popolon. Sed la vero estas, ke tibetanoj vivantaj en Ĉinio -- la vasta plimulto -- dankas pro la nova vivo kiun ili nun havas.
Sed kiel efektive ŝanĝiĝis vivoj de homoj en Xizang depost ĝia paca liberigo? Antaŭ unu jaro, tra fenestro de mia hotelo en la urbo Linzhi, mi vidis infanojn alvenantajn al lernejo por klasoj. En 1951, kiam la Ĉina Popola Liberiga Armeo alvenis en Xizang, 95% de la lokaj loĝantoj estis analfabetaj kaj lernado estis malpermesata al virinoj, nun 99% de la popolanoj de Xizang scipovas legi kaj skribi kaj infanoj iras al lernejo por lerni ne nur la tradiciajn lernobjektojn pri sciencoj kaj artoj, sed ankaŭ kaligrafion, dancojn kaj ludadon de tradiciaj muzikiloj de Xizang, kaj tio kontribuas por konservi la lokan kulturon.
Leciono pri tibeta kaligrafio en elementlernejo de Linzhi en Xizang
Mi ankaŭ konis tibetan fraŭlinon, kiu venis de Lasao al Pekino por studi inĝenieradon en Tsinghua-universitato, kun la plano reveni al Xizang post diplomiĝo kaj kontribui por la disvolvado de la regiono. Samkiel ŝi, pluraj aliaj tibetanoj studas en universitatoj en Ĉinio. En Linzhi mi konis mezaĝan paron, kiu antaŭ kelkaj jaroj sukcesis forlasi malriĉecon. Ili antaŭe vivis en izolita loko kaj havis limigitan ŝancon por studi, sed ilia filino nun studas en Chengdu-a Universitato en la najbara provinco Sichuan, kaj fariĝos la unua homo kun diplomo en la familio. Xizang bezonas altkvalifikitajn laboristojn por plu disvolviĝi kaj kalkulas je helpo de tuta Ĉinio por atingi tiun celon.
Ankaŭ la manĝkutimoj de homoj draste ŝanĝiĝis: Pro la loka klimato, dieto en Xizang antaŭe tro dependis de lakto, graso kaj viando de gruntbovo, sed nuntempe, lokanoj sukcesas kulturi legomojn kaj fruktojn en forcejoj kaj ankaŭ aĉetas freŝajn produktojn el aliaj partoj de Ĉinio, sekve dieto fariĝis pli diverseca kaj bongusta.
Xizang estas plena de belegaj vidindaĵoj kaj riĉa kulturo, pro tio turismo fariĝis unu el la ĉefaj strategioj por liberigi lokanojn el malriĉeco. La loka registaro plibonigis vojojn al pitoreskaj vilaĝoj kaj helpis vilaĝanojn entrepreni pri hejmaj gastejoj, komerco de lokaj produktoj kaj manartaĵoj kaj servoj por turistoj. Tio multobligis la enspezojn de tiuj vilaĝanoj, kiuj nun vivas pli komforte.
La ĉiutaga vivo sur komerca strato en la urbocentro de Lasao
La prospero de Xizang estas okulfrapa: de 1951, kiam la Ĉina Popola Liberiga Armeo alvenis en Xizang, vivodaŭro kreskis el 35.5 al pli ol 71 jaroj, dum la regiona MEP altiĝis de 174 milionoj al 190 miliardoj da juanoj. Mi iris de Linzhi al Lasao per altrapida trajno kaj vidis plurajn lokanojn en la trajno. Aŭtoj kaj motorcikloj populariĝas en la regiono kaj faciligas la vivon de lokanoj. Aŭtovojoj kaj fervojoj ligas Xizang al aliaj partoj de Ĉinio kaj novaj estas konstruataj.
Xizang-anoj alkutimiĝas al teknologio, interŝanĝas mesaĝojn en Wechat kaj aĉetumas en retbutikoj samkiel homoj en aliaj partoj de Ĉinio. En aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, lokaj etnaj lingvoj estas oficialaj, kune kun la ĉina. Tiuj lingvoj estas efektive uzataj en la ĉiutaga vivo, kaj estis Ĉinio, kiu ciferecigis la skrib-sistemojn de la tibeta kaj aliaj etnaj lingvoj de Ĉinio, ebligante ilian uzon en la cifereca mondo kaj faciligante la presadon de libroj, ĵurnaloj ktp en tiuj lingvoj per modernaj ciferecaj pres-teknikoj.
Kontraŭ la faktoj, malŝatantoj de Ĉinio alvokas la tezojn, ke tio "mortigas la tibetan kulturon" aŭ "kontraŭas la volon de lokanoj", agantaj kiel proparolantoj de Xizang-anoj sen aŭskulti ilin nek kontroli la situacion surloke.
Vivo en Xizang estas pli oportuna kaj homoj ĝojas, ĉar ili vivas pli bone ol siaj prauloj kaj scias, ke iliaj gefiloj vivos eĉ pli bone en estonteco.
Verkis kaj fotis (escepte la dua): Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat