La 110-a UK okazos en Brno, Ĉeĥio, en 2025!

BY:Sheng MinMarch 28, 2024


Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), la estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon.



La gastiga urbo de 2025 estos Brno: kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ĝi estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando.



Brno estis fondita en 1243, ĝi havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono.


(el UEA)

Redaktoro: Sheng Min









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat