Instituto Guimarães Rosa kaj Instituto Camões survoje al kunlabo

BY:Rafael Henrique ZerbettoMarch 28, 2024

La 18-an de marto en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, estis subskribita memorando pri kompreno inter Instituto Guimarães Rosa de Brazilo kaj Instituto Camões de Portugalio, por kunlaboro kadre de diskonigo de la portugala lingvo, popularigo de portugallingva kulturo kaj kunlaboro kadre de edukado.



La subskribo de tiu memorando faciligos kunlaboron inter ambaŭ institutoj en internacia nivelo por optimumigi la uzon de siaj strukturoj en aliaj landoj kaj antaŭenpuŝi la uzon de la portugala kiel oficiala kaj labora lingvo ĉe internaciaj organizoj kaj forumoj.


La popoloj de Brazilo kaj Portugalio havas fortan historian ligon kaj emas intensigi amikecon kaj kunlaborojn, kaj ambaŭ institutoj havas plurajn komunajn celojn, sekve povas atingi pli bonajn fruktojn per kunlaboro kaj kreado de sinergioj. Tio estigas fortan bazon por sukcesaj partnerecoj inter ambaŭ.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Gazetara Komuniko de Brazila Ministerio pri Eksteraj Rilatoj









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat