La 26an de marto komenciĝis la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2024. Dum la 4-taga forumo, ĉeestantoj faras profundajn diskutojn sub la temo "Azio kaj mondo: Komunaj defioj, komunaj devoj".
Li Baodong, ĝenerala sekretario de Boao-Forumo por Azio, diris, ke oni esperas per la profunda diskutado akceli interkonsenton por realigi daŭripovan disvolviĝon, kio estas komuna intereso de ĉiu lando, kaj unuiĝo kaj kunlaboro estas komunaj devoj de la internacia komunumo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat