Komenciĝos kulto al Huangdi en Qingming-festo

BY:Xie RuifengMarch 21, 2024

En la 4-a de aprilo solene okazos kulto al Huangdi, alinome la Flava Imperiestro, konata kiel diaĵo kaj prapatro de la ĉina popolo. La ceremonio okazonta sur la placo de Huangling-gubernio, Yan'an-urbo de Shaanxi-provinco, estas organizita de la Oficejo de Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Oficejo de Aferoj de Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Tutlanda Federacio de Revenintaj Transmaraj Ĉinoj kaj la registaro de Shaanxi-provinco. Tiam en la kulto partoprenos reprezentantoj de diversaj lokoj el la tuta lando kaj transmaraj ĉinoj.





Jen la fotoj pri la kulto en 2023.


Redaktoro: Xie Ruifeng










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat