Xizang de Ĉinio akceptis pli ol 3.2 milionojn da turistoj en unuaj du monatoj de 2024

BY:Xie RuifengMarch 20, 2024


En la unuaj du monatoj de ĉi tiu jaro, Xizang de Ĉinio akceptis pli ol 3.2 milionojn da turistoj, pli multe je 120.4% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, laŭ lokaj donitaĵoj.


Kompare kun la pasinta jaro, la turisma sektoro de Xizang vidis fortan kreskon je 159.4%, enspezante preskaŭ 3.27 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 460 milionoj da usonaj dolaroj) dum la periodo.


Ĉi-jare, la Tibeta Novjaro koincidis kun la Printempa Festo. Dum la ok-tagaj ferioj de la Printempa Festo, Xizang akceptis proksimume 2.04 milionojn da vizitantoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat