Kiajn avantaĝojn havas dulingvuloj?

BY:Sheng MinMarch 13, 2024


Ĉu vi scias, ke pli ol duono de la homoj en la mondo povas paroli du aŭ pliajn lingvojn? Do, kiajn avantaĝojn havas dulingvuloj?


Unue, dulingvuloj povas pli bone koncentriĝi kaj neglekti distraĵojn. Dulingvuloj pli multe uzas la altnivelan regsistemon de homa cerbo kaj sekve havas pli bonan labor-efikon.


Due, dulingvuloj povas efike prokrasti cerban maljuniĝon. Ili havas pli da "griza materio", inkluzive de neŭronoj, kiuj ludas rolon en kono kaj plialtigo de kognaj kapabloj.


Trie, dulingvuloj havas pli bonan kapablon en plenumo de pluraj taskoj. Ili povas pli rapide plenumi iajn nelingvajn ekzamenojn, kaj esploroj pri homa cerbo konstatis, ke dulingvuloj uzas plurajn lingv-rilatajn partojn de la cerbo por plenumi taskojn nerilatajn al lingvo.


Redaktoro: Sheng Min









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat