Verda naskiĝtaga donaco

BY:Sheng MinMarch 12, 2024

Hodiaŭ estas la Arboplanta Tago (la 12-a de marto). Ĉiujare en tiu ĉi tago sinjorino Wei Wenfang en la urbo Wuhan de Hubei-provinco donas al sia filo saman naskiĝtagan donacon.



En marto 1999 Wei Wenfang hazarde legis novaĵon en ĵurnalo, pri volonta arboplantado en la urbo. Post nelonge, ŝi kaj ŝia filokune plantis la unuan arbon. De tiam, planti arbon en tiu ĉi festo fariĝis ilia "verda promeso". La arboj, kiujn ili plantis en sinsekvaj jaroj, fariĝis naskiĝtagaj donacoj por ŝia filo, kaj ĝis nun la agado daŭras pli ol 20 jarojn.


Wei Wenfang diris, ke nun la konscio pri arboplantado fariĝis pli forta. Antaŭe, kelkaj montoflankoj kaj lagbordoj estis nudaj kaj eĉ malbonodoraj, sed nun la lago proksime al ŝia hejmo ne plu estas fetora, sed plena de viveco. "Ni daŭre plantos arbojn kaj uzos nian propran forton por plibonigi la medion."


Redaktoro: Sheng Min









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat