Okcidenta Lago en Hangzhou

BY:Sheng MinMarch 12, 2024


"En la ĉielo estas la paradizo, sur la tero estas Suzhou kaj Hangzhou." Tion diris la antikvuloj, priskribante la belecon de tiuj ĉi famaj urboj en orienta Ĉinio. Hangzhou estas la ĉefurbo de Zhejiang-provinco, kaj la renomo de la urbo venas ĉefe de la pitoreska Okcidenta Lago.


La blua, ofte ondanta akvo estas punktita per elegantaj ŝtonpontoj kaj ĉarmaj pavilonoj. Ĉio ĉi, kune kun la ĉirkaŭaj verdaj montetoj, kie kaŝe lokiĝas pagodoj kaj temploj, faras la Okcidentan Lagon unu el la plej interesaj vidindejoj en Ĉinio.


Redaktoro: Sheng Min









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat