Farah Diba Adel: Mi vere ĝuas ĉiun tagon en Ĉinio dum lernado

BY:Sheng MinMarch 11, 2024

En Pekina Universitato, kiu havas profundajn ĉinajn tradiciajn karakterizaĵojn, studentoj biciklas inter diversaj instrudomoj. Germana junulino Farah Diba Adel estas unu el tiuj studentoj.



En tiu ĉi semestro ŝi komencis sian lernadon en Ĉinio. Kvankam estas malfacile lerni la ĉinan lingvon, Farah Diba Adel, ĝuante muzikon, ne nur bone lernis prononcojn de ĉinaj ideogramoj, sed ankaŭ bone komprenas iliajn signifojn kaj esprimojn.



Ŝi diris, ke muziko donas ligon inter ŝi kaj Ĉinio kaj ankaŭ kuracis ŝian solecon post alveno al la nekonata lando. "Miaj gepatroj tre subtenas min lerni en Ĉinio. Ili esperas, ke mi bone utiligos la oportunon por gajni novajn spertojn. Mi vere estis surprizita de la bonkoreco kaj gastemo de ĉinoj. Kiam mi bezonas fari ion, ĉinoj ĉiam volonte helpas min, ili estas tre amikemaj kaj ĉiam kuraĝigas min provi novajn aferojn, kio vere varmigas mian koron."



En libera tempo ŝi kun siaj amikoj partoprenas en diversaj eventoj, ekzemple, esplori malnovajn konstruaĵojn, viziti diversajn muzeojn en Pekino, gustumi ĉinajn manĝaĵojn ktp. Pro tio Farah Diba Adel vere ĝuas ĉiun tagon en Ĉinio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat