Solidareco kun palestinaj virinoj

BY:Rafael Henrique ZerbettoMarch 8, 2024

La 8-a de marto estas la Internacia Tago de Lukto de Virinoj. Ĉi-jare, pluraj movadoj de virinoj tra la mondo realigis internacian alvokon por afiŝoj en solidareco al palestinaj virinoj, kaj la rezulto estis galerio kun 44 afiŝoj el 17 landoj de ĉiuj regionoj de la mondo: Pollando, Barato, Venezuelo, Brazilo, Sud-Afriko, Svislando, Svedio, Kenjo, Zimbabvo, Italio, Kolombio, Ĉinio, Portoriko, Hispanio, Gvatemalo, Filipinoj kaj Tunizio.



La afiŝoj revivigas la internaciecon de hodiaŭa dato por antaŭenigi la lukton de virinoj kontraŭ la agreso de Israelo al Palestino kaj subtene al la konstruado de paca kaj daŭripova mondo, sen perforto nek malsato. La atakoj en Palestino jam kaŭzis pli ol 30 mil mortojn, ĉefe virinoj kaj infanoj.





Vi povas vidi kaj elŝuti ĉiujn afiŝojn en la portalo Utopix: https://utopix.cc/descargas/combo-solidaridad-con-las-mujeres-palestinas/


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Capire









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat