Hodiaŭ, la 8-an de marto, la mondo celebras la Internacian Tagon de Virinoj. Sed kion celebri? En la mondo, averaĝa salajro de virinoj daŭre estas malpli alta ol tiu de viroj farantaj la saman laboron. En preskaŭ ĉiuj parlamentoj, virinoj estas subreprezentataj. Multaj virinoj spertas malfacilon dungiĝi aŭ konservi sian postenon, ĉar dungantoj timas, ke ili gravediĝu. Pli grave, en kelkaj landoj banaliĝas krimoj praktikataj specife, aŭ ĉefe, kontraŭ virinoj, kiuj kaŭzas dumvivan traŭmon aŭ eĉ morton. La problemoj ĵus menciitaj estas nur kelkaj inter pluraj aliaj, kiujn virinoj alfrontas en la ĉiutaga vivo.
Marina Silva, Sheila Juruna kaj Vandana Shiva, tri virinoj kiuj agadas por plibonigi la mondon, fotitaj en 2012 dum Konferenco de UN por Daŭripova Evoluigo (Rio+20)
Dum plejparto de mia vivo, mi kredis, ke diskriminacio kontraŭ virinoj estas esence egala al ĉiuj aliaj formoj de diskriminacio, ekzemple tiuj bazitaj sur raso, lingvo aŭ nacieco. Mia opinio ŝanĝiĝis antaŭ jardeko, kiam mi partoprenis, nome de TEJO, en laborgrupo pri diskriminacio en la Monda Junularkonferenco.
Laborgrupo devas diskuti la tekston kaj redakti ĝin ĝis atingo de interkonsento, kaj en la mia estis du viroj, reprezentantoj de la sama organizaĵo, kiuj nur volis unu aferon: eviti mencion pri virinoj en la dokumento. Por tion sukcesi, ili proponis ĝeneralan vortumon pri homaj rajtoj aŭ kontraŭdiskriminacio, sen nomi ajnan celgrupon.
Mi bezonis multe cerbumi por kompreni la politikan disputon malantaŭ tio: sen specifa mencio pri virinoj en la fina dokumento de UN, homrajtaj politikoj de landoj ne bezonus enteni virinojn. Male, mencio pri virinoj implicus, ke lando ja devus alpreni specifajn politikojn pri virinoj. Sed kial tio estus problemo?
Tiam mi komprenis, ke ekzistas monda interkonsento, almenaŭ je diplomatia nivelo, pri kontraŭstaro al diskriminacio surbaze de, ekzemple, etno, lingvo aŭ nacieco, la superrego de viroj sur virinoj daŭre estas rigardata kiel natura en multaj socioj. Plie, la debato pri inaj rajtoj iras man-en-mane kun tiu pri la koncepto de familio, kiu laŭlonge de historio, kutime donis al viroj la ĉefrolon. Agnoski egalecon inter viroj kaj virinoj implicas agnoskon de novaj familiaj aranĝoj, kiuj siavice implicas en malaperigo de privilegioj kaj rearanĝo de socio, ekonomio kaj politiko.
Kamparaninoj laboras en forcejo proksime al la urbo Nankino, orienta Ĉinio
Plua antaŭenigo de seks-egaleco postulas profundajn ŝanĝojn en la socia ordo, kaj tio estas unu el la kialoj de la populariĝo de malprogresemaj movadoj en la mondo: multaj homoj timas ŝanĝojn en la socia ordo, ĉu pro timo perdi privilegiojn, ĉu pro timo je la nekonata, ĉar neniu povas antaŭvidi, kian socion ni havos post tiuj ŝanĝoj.
Samtempe, estas evidente, ke historia procezo ne povas esti bremsita, kaj la celebrado de la Internacia Tago de Virinoj mem estas ekzemplo de tio: antaŭ unu jaro mi aperigis artikolon pri vera origino de tiu ĉi dato, lige al internacia movado de socialistaj virinoj.
Mia sperto en la Monda Junularkonferenco, hazarde en la sama semajno, kiam la terorisma grupo Boko Haram kaptis dekojn da studentinoj kiel ostaĝoj en Niĝerio, montris al mi la gravecon kaj malfacilojn kadre de politika laboro pri virinoj. En tiu sama konferenco, mi konatiĝis kun brava brazila aktivulino Luana Genot, kiu faris elstaran laboron kaj helpis min sukcesi antaŭenigi mian proponon pri lingvaj rajtoj kune kun pluraj aliaj kontraŭdiskriminaciaj proponoj.
Antaŭ kelkaj jaroj en seminario aranĝita de la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, mi aŭdis de du ĉinaj virinoj pri ilia kontribuo al la sukceso de la lando en malaperigo de malriĉeco. Sekve, esploristo el Venezuelo rakontis pri siaj esploroj rilate al mildigo de malriĉeco en sia lando, kaj li substrekis, ke ankaŭ tie virinoj estis pli sukcesaj en gvidado de agadoj kontraŭ malriĉeco. Tio estas unu el multaj ekzemploj de tio, ke virinoj havas multon por kontribui por la socio kaj devas ludi ŝlosilan rolon en konstruado de pli bona estonteco por ni ĉiuj.
Viroj kaj virinoj kune laboras en muntado de kamionoj en Xinjiang: en Ĉinio, seksegaleco estas realo.
Kiam mi alvenis en Ĉinio, mi tuj rimarkis, ke ĉinaj virinoj alte taksas memstarecon. Laboristinoj troviĝas en ĉiuj kampoj, eĉ en tiuj karieroj tradicie rigardataj kiel porviraj. Dum vizitoj al fabrikoj en Ĉinio, mi ĉiam rimarkis grandan respekton inter viroj kaj virinoj laborantaj kune, realo tute mala ol tiu antaŭ 1949, kiam ĉinino havis la devon obei sian patron aŭ edzon kaj finance dependis de li.
Ne ĉiuj problemoj rilataj al virinoj estas solvitaj en Ĉinio, sed mi konstatis, ke multaj problemoj jam solvitaj ĉi tie restas nesolvitaj en aliaj landoj, kaj la atingoj de Ĉinio en la kampo de seksegaleco povas inspiri la antaŭenigon de politikoj favoraj al pli deca vivo por virinoj de la tuta mondo.
Antaŭenigo de inaj rajtoj estas esenca kondiĉo por plua civiliza evoluo de la homaro, kaj ĉiuj registaroj devas serioze alpreni rimedojn por efektivigi kaj plu disvolvi politikojn pri temoj rilataj al virinoj. Feliĉan Internacian Tagon de Virinoj mi deziras al ĉiuj miaj legantinoj!
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat