Du Zhanyuan, membro de Konstanta Komitato de Tutlanda Komitato de ĈPPIK: Mult-kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado estas pli gravaj ol antaŭe

BY:Liu ZijiaMarch 7, 2024

"En la nuna mondo, la grandaj ŝanĝiĝoj, kiuj neniam okazis en cent jaroj, akcelas sian evoluadon, kaj mult-kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado estas pli gravaj ol antaŭe," diris Du Zhanyuan, membro de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj ĉefo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, dum la du sesioj ĉi-jare, kiam li estis intervjuita de raportisto el la retejo china.org.cn. Li diris ankaŭ, ke profundigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter malsamaj civilizacioj postulas klopodojn de kulturaj institutoj kaj klarvidaj talentuloj por pli aktive preni sur sin la epokan respondecon.


Du Zhanyuan, ĉefo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, partoprenas en la dua sesio de la 14a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.


Du Zhanyuan (dua de maldekstre)


Estas pli ol 200 landoj kaj regionoj kaj pli ol 2 500 etnoj kaj religioj en la mondo. Bazita sur malsamaj historioj, ŝtataj kondiĉoj, kutimoj kaj aliaj faktoroj, naskiĝis malsamaj civilizacioj, kio kune pentras la grandiozan bildon de la homara civilizacio. Historio kaj realo pruvas, ke kompreni kaj trakti civilizacion pere de kultura evoluado, kultura konflikto kaj kultura izoliĝo kaŭzos historian tragedion kaj kulturan suferon. Nur per respekto al kultura diverseco, antaŭenigo de interŝanĝoj kaj dialogoj de malsamaj kulturoj, paca kunekzisto kaj harmonia kunesto, la koloroj de la homara civilizacio estos pli riĉaj kaj la perspektivo de la homara evoluado estos pli vasta kaj brila.


Redaktoro: Liu Zijia









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat