Xi Jinping aliĝis al diskuto en jara sesio

BY:Liu ZijiaMarch 7, 2024

La 6an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis naciajn politikajn konsilistojn kaj ĉeestis la komunan grupan kunvenon en la dua sesio de la 14a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.



Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, aliĝis al la diskuto de politikaj konsilistoj el la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, la sektoro de scienco kaj teknologio, kaj la sektoro de medio kaj resursoj. Xi aŭskultis iliajn komentojn kaj sugestojn.



Xi urĝis politikajn konsilistojn el diversaj politikaj partioj, organizoj, etnoj, sektoroj kaj sociaj rondoj fari profundajn esplorojn kaj aktive proponi sugestojn bazitajn sur la ĉefaj strategiaj taskoj prezentitaj de la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj la aranĝoj faritaj de la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat