Latinamerikanoj komentas pri du sesioj

BY:Rafael Henrique ZerbettoMarch 6, 2024

Ni scias, ke la du sesioj de Ĉinio kaptas atenton en la tuta mondo, sed kiuj temoj estas la plej atentataj de la internacia komunumo? Jen kion alilandaj fakuloj diris al la ĉina televidkanalo CCTV.



Luis Arce, prezidanto de Bolivio: La du sesioj en Ĉinio alportas bonajn novaĵojn al ni. Ĉinio ludas gravan rolon en la mondo, ne nur kadre de ekonomio, sed ankaŭ de teknologio. Ni esperas, ke Ĉinio kontribuos por antaŭenigi la industriiĝon de latinamerikaj landoj, ĉar Ĉinio havas teknologion kaj ni havas la naturajn rimedojn.



Gaston Browne, ĉefministro de Antigvo-Barbudo: Mi esperas, ke la du sesioj enfokusiĝos al klimatŝanĝiĝo, ĉar ĝi koncernas ĉiujn en la mondo. Malgrandaj insulaj landoj, kiel la mia, Antigvo-Barbudo, estas la unuaj, kiuj spertos la efikon de klimatŝanĝiĝo, kiuj estos aparte malmildaj por ni. Komerco inter niaj du landoj signife kreskis dum la pasintaj jaroj kaj ni atendas akcelon de tiu kresko. Ĉinio estas bona amiko de Antigvo-Barbudo kaj helpas nin plifortigi niajn kapablojn en multaj areoj.



Fred Alfonso, direktoro pri enhavo de venezuela amaskomunikilo Orinoco Post: Mi faris notojn pri la gravaj kaj ĉefaj temoj traktotaj dum la du sesioj, kaj mi esperas, ke nia amaskomunikilo estos bona kanalo por informi pri la lastaj disvolvoj kaj atingoj de la du sesioj, tiel ke la popolo de Venezuelo pli bone komprenu ĝin.



Arnoldo André Tinoco, ministro pri eksterlandaj aferoj de Kostariko: Ni kredas, ke Ĉinio interesiĝas pri daŭrigo de kunlaboroj kun nia regiono en la estonteco. Nia regiono estas disvolviĝanta regiono, kie ĉina partopreno en scienco, teknologio, medicino, disvolvado, infrastrukturo kaj aliaj kampoj estas tre bonvena. La iniciato "La Zono kaj Vojo" povas alporti ŝancon por disvolvado de latinamerikaj landoj.



Gisela Padovan, ĉefo de la fako pri latinamerikaj kaj karibiaj aferoj de Brazila Ministerio pri Eksteraj Rilatoj: Mi vidas tre fortan kaj pli kaj pli proksiman rilaton inter Ĉinio kaj Latinameriko, inkluzive de rilatoj kun registaroj de Brazilo kaj aliaj landoj, kaj ankaŭ kadre de investoj. Tio tre gravas por Latinameriko. Mi pensas, ke ni povas dialogi kaj kunlabori pri pluraj temoj.



Juan Carlos Briedo, ĉilia senatano: Mi pensas, ke la sukceso de Ĉinio estas pro la kompromiso de ĝiaj gvidantoj kaj registaro por elpensi planon por ekonomia disvolvado, kaj ili estas tre sukcesaj. Mi pensas, ke la ĉina sistemo pri planado estas lerninda, ĉar ĝi povas alporti disvolvadon kaj bonan vivon al la popolo.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: CCTV









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat