Xi Jinping prezidis kunvenon por diskuti Raporton de Registaraj Laboroj

BY:Xie RuifengMarch 1, 2024

La 29-an de februaro en Pekino, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon por diskuti la Raporton de Registaraj Laboroj. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prezidis la kunvenon.


Laŭla kunveno, en la pasinta jaro fronte al eksterordinare komplika internacia situacio kaj peniga misio pri reformado kaj stabila disvolvo, kun kamarado Xi Jinping kiel kerno, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio gvidis la tutan partion kaj la popolanojn de ĉiuj etnogrupoj, venkinte eksteran premon kaj internajn malfacilaĵojn, faris penajn klopodojn, realigis stabilan transiron de preventado kaj regado de la epidemio kaj revigliĝon kaj pliboniĝon de la ekonomio, efike kaj forte garantiis la popolan vivon, plene plenumis ĉefajn celojn kaj misiojn de la tutjara ekonomia kaj socia disvolvo, praktike antaŭenigis la altkvalitan disvolvon kaj faris firmajn paŝojn por konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj flankoj. En la kuranta jaro ni devas persiste progresi en stabileco, akceli stabilecon per disvolvo kaj rompi malnovajn sistemojn por starigi novajn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat